urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥersono[1] (ukraine Херсон) estas urbo en la suda parto de Ukrainio, administra centro de la Ĥersona provinco, grava industria kaj kultura centro de la sudo de Ukrainio. La urbo situas sur la alta dekstra bordo de Dnepro apud ĝia alfluejo al la Dnepra kreko de la Nigra Maro. En la urbo loĝas ĉirkaŭ 320 mil homoj (en 2007).
Ĥersono Херсон | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Ukrainio (2020–) urbo de provinca signifo (–2020) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Ukrainio | ||||
Provinco | Ĥersona provinco | ||||
Fondita | 1778 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 73xxx | ||||
Telefonkodo | +380 552 | ||||
Retpaĝaro | http://www.city.kherson.ua/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Vladimir SALDO | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 321 000 (2007) | ||||
Loĝdenso | 1 781 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 38′ N, 32° 35′ O (mapo)46.63333333333332.583333333333 | ||||
Alto | 25 m [+] | ||||
Areo | 135,5 km² (13 550 ha) | ||||
Horzono | UTC+2 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kherson [+] | |||||
| |||||
La urbo naskiĝis kiel milita fortikaĵo en 1737 dum unu el la militoj inter Rusujo kaj Turkujo.
La 18-an de junio 1778 sur la loko de la fortikaĵo oni ekkonstruis ŝip-uzinon - la ĉefan entreprenon de la estonta urbo. Oni nomis ĝin "Ĥersono" omaĝe al la antikva helena urbo "Ĥersoneso" (Χερσόνησος). Kiel "patron" de la urbo oni opinias i.a. la princon Grigorij Aleksandroviĉ Potjomkin (favoraton de imperiestrino Katerino la 2-a (Rusio)). Fine de la 18a jarcento la urbo ludis gravan rolon pri evoluigo de la eksteraj ekonomiaj ligoj de la Rusia Imperio.
La urbo ekkreskis rapide post la jaro 1861. Oni pliprofundigis la fluejon de Dnepro, danke al kio Ĥersono iĝis grava marhaveno.
Dum la jaroj de industriigo (1920-30aj jaroj) la urbo iĝis grava industria centro.
Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita inter la 19-a de aŭgusto 1941 kaj la 13-a de marto 1944.
En la jaro 1978 la urbo estis honorita per Ordeno de Laborista Ruĝa standardo.
Dum la invado de Rusio en Ukrainion, Ĥersono estis okupita inter la 2-a de marto kaj la 11-a de novembro 2022[2][3].
La urbo estas dividita je tri distriktkoj:
Laŭ la censo de la jaro 2001 76,4% de la urba loĝantaro estas etnaj ukrainoj, 20,0% — rusoj, la resto - la reprezentantoj de aliaj etnoj. La kvanto de la loĝantaro laŭ la jaroj:
La ĉefaj branĉoj de la urba ekonomio estas la nutra industrio, la maŝin-konstruado (ankaŭ ŝip-konstruado kaj ŝip-riparado), malpeza industrio, vitra, kemia kaj nafto-prilabora industrioj. Krome, Ĥersono kaj la regiono ĉirkaŭ ĝi estas signifa kurac- kaj ripoz-regiono (ĉefe porinfana).
Ĥersono estas grava fervoja nodo. En la urbo estas grandaj mara kaj rivera havenoj; estas ankaŭ flughaveno.
Ĥersono estas grava scienca kaj kultura centro. En la urbo estas multaj altlernejoj (inter ili — la Ĥersona Ŝtata Universitato, Ĥersona Ŝtata Agrikultura Universitato, Ĥersona Ŝtata Teĥnika Universitato), kelkaj sciencaj institucioj (ekz., la Agrikultura Instituto de la suda regiono de Ukrainio, strukture apartenanta al la Ukrainia Akademio de agrikulturaj sciencoj).
En la urbo estas 2 teatroj, filharmonio, kelkaj muzeoj, kelkaj kulturdomoj, planetario.
Ĥersono subtenas interrilatojn kun la jenaj urboj:
La kreinto de Esperanto, L. L. Zamenhof laboris en la urbo inter novembro 1889 kaj majo 1890. Ĝis nun en la urbo mankas iuj memor-mencioj pri tio. Nun aperis taŭga placo ĉe la domo de la provinca administracio, kun ne plu staranta Lenino sur la soklo, faligita de la urbanoj la 22an de februaro 2014 dum la Eŭromajdano en Kievo - do eble ukrainaj esperantistoj starigu la monumenton de Ludoviko Zamenhof sur tiu libera soklo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.