Ĥasi-pino
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĥasi-pino (Pinus kesiya) estas unu el la plej disvastiĝintaj pinoj en Azio. Ĝia arealo etendas sude kaj oriente de Ĥasi-Montetoj en la nordorienta barata subŝtato de Meghalajo de kie ĝi ricevis sian nomon, al pli norda Tajujo, Birmo, Laoso, plej suda Ĉinujo, Vjetnamujo kaj Filipinoj. La ĥasi-pina populacio estas speciale abunda en Barato kaj Birmo kaj tre malabunda aliloke en sia natura arealo. Ĝi estas grava plantejospecio aliloke en la mondo, ekzemple en suda Afriko kaj Sudameriko[4][5].
Ĥasi-pino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ilustraĵo el 19-a jarcenta libro Flora de Filipinas [3] | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pinus kesiya Royle ex Gordon | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La filipina populacio [6] foje estas konata kiel Pinus insularis; tamen, la nuntempa opinio estas de konsideri ĝin la saman specion kiel P. kesya. La urbego de Baguio estas moknomita "La Urbego de Pinoj", ĉar ĝi estas konata por siaj grandaj arbareroj de tiu arbo.