![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/64/%25C4%258Cesk%25C3%25A1_Skalice%252C_budova_na_n%25C3%25A1m%25C4%259Bst%25C3%25AD.jpg/640px-%25C4%258Cesk%25C3%25A1_Skalice%252C_budova_na_n%25C3%25A1m%25C4%259Bst%25C3%25AD.jpg&w=640&q=50)
Česká Skalice
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Česká Skalice (germane Böhmisch Skalitz) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en la Regiono Hradec Králové, en distrikto Náchod, en supermara alteco 284 m. inter la urboj Náchod, Červený Kostelec, Nové Město nad Metují kaj Jaroměř. La urbon trafluas la rivero Úpa, fontanta en la montaro Krkonoše. En katastro de la urbo parte situas la valbaraĵo Rozkoš, ofte nomata Orientbohemia maro. En 2024 la urbo havis 5 122 loĝantojn.
Česká Skalice | |||
germane Böhmisch Skalitz | |||
urbo | |||
Malnova urbodomo en placo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Česká Skalice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Distrikto Náchod | ||
Administra municipo | Česká Skalice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Akva rezervujo | Akva rezervujo Rozkoš | ||
Rivero | Úpa | ||
Situo | Česká Skalice | ||
- alteco | 284 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 23′ 41″ N 16° 02′ 34″ O (mapo) | ||
Areo | 17,36 km² (1 736 ha) | ||
Loĝantaro | 5 122 (2024) | ||
Denseco | 295,05 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orlica tabulo | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 552 03 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0523 | ||
NUTS 5 | CZ0523 573990 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.ceskaskalice.cz | |||
![]() | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Provodov-Šonov, Vestec (distrikto Náchod), Žernov (distrikto Náchod), Studnice (distrikto Náchod), Velká Jesenice, Velký Třebešov kaj Říkov.
La ĉefaj turismaj vidindaĵoj estas Muzeo de Božena Němcová kaj Tekstila muzeo. En la urboparto Ratibořice troviĝas tiel nomata "Valo de avineto" (Babiččino údolí), apartenanta al la plej konataj turismaj lokoj en Ĉeĥio. En la areo situas i.a. publike alirebla empira kastelo kun ampleksa parko kaj lokoj ligitaj kun infanaĝo de Božena Němcová kaj ŝia novelo "Avineto" (Babička).