Ĉelo (biologio)
unuo de vivuloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉiu konata vivaĵo konsistas el bazaj unuoj, nome la ĉeloj. Ĉelo (el latina cellula, diminutivo de cella, ‘truo’)[1] estas la plej malgranda mem-konservanta kaj mem-reproduktanta ero. Tio estas, la unuo kaj morfologia kaj funkcia de ĉiu viva estaĵo. Fakte, la ĉelo estas la malplej granda elemento konsiderebla vivanta.[2] Tiele, oni povas klasigi la vivajn organismojn laŭ la nombro de ĉeloj kiujn ili posedas: se ili havas nur unu, oni nomas ilin unuĉeluloj (kiaj la protozooj aŭ la bakterioj, nome mikroskopaj organismoj); se ili havas pliajn, oni nomas ilin plurĉeluloj. Ĉe tiuj lastaj la nombro de ĉeloj estas variebla: el kelkaj centoj, kiel ĉe kelkaj nematodoj, al centoj de bilionoj (1014), kiaj ĉe la kazo de la homo. La ĉeloj kutime posedas grandon de 10 µm kaj mason de 1 ng, sed ekzistas ĉeloj multe pli grandaj.
Ĉi tiu artikolo temas pri unuo de vivo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Ĉelo. |
Ĉelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
anatomical structure class type (en) speco de ĉelo | |||||
biologia komponanto • anatomia strukturo | |||||
| |||||
La ĉelteorio, proponita en 1838 por vegetaloj kaj en 1839 por animaloj,[3] de Matthias Jakob Schleiden kaj Theodor Schwann, postulas ke ĉiuj organismoj estas komponitaj de ĉeloj, kaj ke ĉiuj ĉeloj derivas el aliaj antaŭaj. Tiele, ĉiaj vivaj funkcioj eliras el la ĉela maŝinaro kaj el la interagado inter apudaj ĉeloj; krome, la havo de gena informaro, bazo de la heredo, en sia DNA permesas la transmitadon de tiu el generacio al generacio.[4]
La apero de la unua organismo viva sur la Tero kutime asociiĝas al nasko de la unua ĉelo. Kvankam ekzistas multaj hipotezoj kiuj spekulativis kiel tio okazis, kutime tio priskribas ke la procezo komencis danke al la transformado de neorganikaj molekuloj al organikaj laŭ taŭgaj mediaj kondiĉoj; post tio, tiuj biomolekuloj asociiĝas okazigante komplikajn entojn kapablajn memkopiiĝis. Ekzistas ebla pruvaro fosilia de ĉelaj strukturoj en rokoj datitaj je ĉirkaŭ 4 aŭ 3,5 miloj de milionoj da jaroj (giga-jaroj aŭ Gj.).[5][6][7] Oni trovis tre klaran pruvaron de formoj de vivo unuĉelaj fosiliigitaj en mikrostrujturoj en rokoj de la formaĵo Strelley Pool, en Okcidenta Aŭstralio, kun antikveco de 3,4 Gj. Temus pri la fosilioj de ĉeloj plej antikvaj trovitaj ĝis nun. Aldona pruvaro pruvis ke ties metabolo estus anaeroba kaj bazita sur la sulfido.[8]