From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉambra ciklameno (Cyclamen persicum), aŭ persa ciklameno estas plantspecio de la genro Ciklameno (Cyclamen) ene de la familio Primolacoj (Primulaceae). Malgraŭ tio, kion sugestas ĝia nomo, tiu ĉi specio hejmas ne en Persujo sed en la orienta mediteranea regiono. Malĝuste nomata alpa violo.
ĉambra ciklameno | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Cyclamen persicum L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Cyclamen persicum estas tre ŝatata kaj ekonnomie grava ĉambra planto. Ekde ĉ. 1860 la bredado komenciĝis en okcidenta Eŭropo. Hodiaŭ ekzistas multegaj kultivaroj en diversaj koloroj de blankam rozea ruĝa kaj purpura, diversaj florformoj kaj diversaj graandecoj. Ekzistas ankaŭ kultivaraj kun longaj flortigoj por rikolti la florojn. La kultivaroj nur baziĝas nur de diversaj sovaĝaj formoj. hIbridado kun aliaj Ciklamen-specioj ne okazis.[1]
La persa Ciklameno kreskas kiel multjara, herba planto, kiu atingas altecon de ĝis 32 cm. Kiel rezervorgano la planto kreskigas hipokotilbulbo. La bulbo estiĝas nur el la ŝveliĝado de la hipokotilo,la tiga parto inter la radikkolo kaj la unua ĝermfolio.[2] La ronda, dum la jaroj iom platigita bulbo havas grandecon de ĝis 15 cm. Ĝi havas korkan konsiston. Je ĝia malsupra flanko kreskas radikoj, je la supra flanko spirale starantaj longtigaj folioj .[3][4] La grandeco de la koroformaj folioj varias inter 3 kaj 14 cm. Ili estas karnecaj kaj glataj. La folirando estas iom dikiĝinta kaj dentaj. La subra folisurfaco ofte havas verde-arĝente marmoritan desegnon kaj la malsupra folisurfaco povas esti malbrile verda aŭ ruĝeca.[3][4]
La folioj entiriĝas en la seka kaj/aŭ malvarmeta sezono. Se la kreskokondiĉoj denove fariĝas favoraj la folioj ekŝcosas denove kaj la planto ekfloras..
Ciklamenoj portas sur unuopaj tigoj po unu floro, kiuj pendiĝas malsupren kaj kies petaloj estas fleksitaj supren. La koloroj de la floroj varias inter blanka, rozea ĝis purpura. Ekzistas ankaŭ dukoloraj tipoj.
La fruktoj estas kapsuloj, kiu turniĝas dum la maturiĝo direkte al la grundo. Fine ili sinkis en la grundon. La kapsuloj malfermiĝas erst, kiam ili estas en la grundo.
La kromozomo-nombro estas 2n = 48, ĉe kelkaj kultivaroj ankaŭ 2n = 72, 96 kaj 136.[1]
La unua priskribo de Cyclamen persicum estis de la jaro 1768 fare de Phillip Miller .[5] Por la botanika speciepiteto persicum ekzistas du alternativaj klarigprovoj:
Cyclamen persicum var. autumnalis GREY-WILSON floras en aŭtuno (anstataŭ marto-aprilo)
La natura areo estas de Nordafriko ĝis okcidenta Azio ĝis suda Eŭropo.[6] La peferataj kreskejoj estas pinaroj, kverkaj arbustaroj kaj liberaj rokaj deklivoj ĝis alteco de 1000 metroj.[4] Dum la vegeta periodo en la vintra duonjaro estas tipa por la origina kreskejo mezan lumecon kaj pezan temperaturon. Dum somero estas tre varma (40 ĝis 45 °C) kaj seka. La alta temperaturo kaj la sekeco kaŭzas la formorto de la supragrundaj plantpartoj. La planto transvivas la sekan tempon en ĝia plata bulbo. La bulbo elŝosas denove komence de pli malvarma sezono.[7]
La specio verŝajne atingis Parizon jam en 1620. Kun certeco ĝi estis kultivataj de 1731 en francujo.[3]
La bredado komencis en la jaro1860.[4] Komenciĝante en Anglujo oni komencis tuj poste ankaŭ en Nederlando kaj Germanujo bredi novajn kultivarojn de Cyclamen persicum.
La diversaj kultivaroj estiĝis nur el bredado kun la diversaj sovaĝaj tipoj de la planto. Enkruciĝo de aliaj genroj ne okazis.[8]
Ciklamoj estas ofertataj hodiaŭ preskaŭ dum la tuta jaro, la ĉefa sezono en meza Eŭropo estas inter septembro kaj marto.
Bone kultivata la planto povas fariĝi ĉ. 20 ĝis 30 jaroj.
La grupoj de kultivaroj konsistas ofte el kultivaroj de diversaj koloroj, ekzemple ciklamen-ruĝa ĝis viola, rozea kaj blanka, ankaŭ dukoloraj tipoj oftas. Ekzistas pursemaj kultivaroj kaj F1-Hibridoj. Jen kelkaj ekzemploj:
kaj multaj aliaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.