La primolacoj [2] (latine Primulaceae ) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj . Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales ). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 70 genrojn kaj preskaŭ 2800 speciojn[1] , [3] . Ĝia tipa genro estas primolo [2] .
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Fermi
Primula spp Sturm62
Tiuj plantoj vivas ĉefe en kontinenta, montara klimato; la varmajn, sekajn lokojn ili ne ŝatas. Ili estas moltigaj, ofte unujaraj herboj, ofte kun rozeto.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (18 jun. 2020) [1] , [3] , jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4] :
Angiospermae - angiospermoj
Ericales Bercht. & J.Presl - erikaloj
Primulaceae Batsch ex Borkh. - primolacoj
Aegiceras Gaertn. - egicero -
Amblyanthopsis Mez - ambliantopso
Amblyanthus A. DC. - amblianto
Anagallis L. - anagalo [5] , i.a. la specio anagaleto
Androsace L. - androzaco [6]
Antistrophe A. DC. - antistrofeo
Ardisia Sw. - ardizio
Ardisiandra Hook. f. - ardiziandro
Badula Juss. - badulo
Bonellia Bertero ex Colla - bonelio
Bryocarpum Hook. f. & Thomson - briokarpo
Clavija Ruiz & Pav. - klaviĥo
Conandrium Mez - konandrio
Coris L. - koriso
Cortusa L. - kortuzo **
Ctenardisia Ducke - ktenardizio
Cybianthus Mart. - cibianto
Cyclamen L. - ciklameno [7]
Deherainia Decne. - deherenio
Dionysia Fenzl - dionizio
Discocalyx Mez - diskokaliko
Dodecatheon L. - dodekateo
Douglasia Lindl. - duglasio **
Elingamita G.T.S. Baylis - elingamito
Embelia Burm. f. - embelio
Emblemantha B.C. Stone - emblemanto
Fittingia Mez - fitingio
Geissanthus Hook. f. - geisanto
Gentlea Lundell - gentleo **
Grenacheria Mez - grenaĉerio
Heberdenia Banks ex A. DC. - heberdenio
Hottonia L. - hotonio
Hymenandra (A. DC.) Spach - himenandro
Jacquinia L. - jakinio
Labisia Lindl. - labizio
Loheria Merr. - loherio
Lysimachia L. - lizimaĥio
Lysimachiopsis A. Heller - lizimaĥiopso
Maesa Forssk. - maezo
Marantodes (A. DC.) Post & Kuntze - marantodo
Monoporus A. DC. - monoporo
Myrsine L. - mirsino
Neomezia Votsch - neomezio
Nummularia Hill - numulario
Omphalogramma (Franch.) Franch. - omfalogramo
Oncostemum A. Juss. - onkostemo
Parathesis (A. DC.) Hook. f. - paratezo
Peckia Vell. - pekio *
Pelletiera A. St.-Hil. - peletiero
Petesiodes - peteziodo
Pleiomeris A. DC. - plejomerido
Pomatosace Maxim. - pomatosaco
Primula L. - primolo [2]
Rapanea Aubl. - rapaneo *
Sadiria Mez - sadirio
Samodia Baudo - samodio
Samolus L. - samolo [8]
Soldanella L. - soldanelo [9]
Steironema Raf. - stejronemo *
Stimpsonia C. Wright ex A. Gray - stimpsonio
Stylogyne A. DC. - stilogino
Suttonia A. Rich. - sutonio *
Systellantha B.C. Stone - sistelanto
Tapeinosperma Hook. f. - tapejnospermo
Tetrardisia Mez - tetrardizio *
Theophrasta L. - teofrasto
Trientalis L. - trientalo
Vitaliana - vitaliano
Votschia B. Ståhl - voĉio
Wallenia Sw. - valenio
Weigeltia A. DC. - vejgeltio *
* genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
** genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Kelkaj taksonoj
Androsace L. (sin. Douglasia , Vitaliana )
Ciklameno (Cyclamen ): plurjaraj tuberhavaj herboj, hejmaj en la Mediteraneaj regionoj, precipe en Alpoj. Ili havas kliniĝintajn, blankajn aŭ ruĝajn florojn kun retrofleksitaj petaloj.
Primolo estas multspecia genro de unu-, du- kaj plejofte plurjaraj herboj kun ordinare rozete aranĝitaj elbazaj folioj kaj kun kvinnombraj brilkoloraj floroj en umbeloj, grapoloj, densaj kapoj aŭ spikoj en la fino de la skapo. Multaj specioj estas ĝardene kulturataj.
Aŭrikulo estas 10-15 cm alta staŭdo (Primula auricula) kiu floras tre frue en la printempo kun floroj en umbelo (ankaŭ ĝardena aŭrikulo)
(vidu aŭrikulario (fungo), aŭriklo (ekstera parto de orelo), aŭriko (ŝipa velo))