«Realigado de strebo liberiĝi de jugo de ekonomia ekspluatado estas bremsata ĉefe danke al timo de “seksa libereco”, kiu estas imagata de reakcia pensanto kiel seksa ĥaoso kaj degrado.»
«En periodo de politikaj transformadoj de la tuta socia strukturo, konflikto inter sekseco kaj deviga moralo neeviteble atingas pinton. Iuj konsideras tion degenero de moralo, la aliaj vidas en tio “seksan revolucion”. En iu ajn kazo venkon de natura sekseco oni taksas kiel “degenero de kulturo”. Tiu ĉi venko estas perceptata kiel “degenero” nur pro tio, ke ĝi minacas la ekzistadon de deviga moralo. De objektiva vidpunkto disfalas nur la sistemo de seksa diktaturo, do la sistemo destinita gardi en individuo devigajn moralajn valorojn je interesoj de la aŭtoritataj geedzeco kaj familio.»