Realpolitiko estas politiko kiu eliras el la eblecoj kaj rezignas pri abstraktaj programoj kaj idealaj postulatoj.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
Henry Kissinger
«Kolapso de sistemo de Klemens von Metternich baldaŭ post la Krimea milito estigis proksimume du jardekojn da konfliktoj… anstataŭ la franca termino raison d`etat venis la germana termino Realpolitik, reala politiko, kio tamen ne ŝanĝis esencon de la afero.»
«Pro majstra kompreno de nuancoj en dispozicio de la fortoj kaj ilia distribuo, kiun havis Otto von Bismarck, li povis dum sia tuta vivo anstataŭigi filozofiajn limigojn, kaŭzatajn de la sistemo de Klemens von Metternich, per politiko de sinlimigo. Sed pro tio, ke tiuj ĉi nuancoj estis ne tiom evidentaj por sukcedintoj kaj imitantoj de Bismarck, laŭlitera sekvado al principoj de reala politiko kondukis ilin al troa dependeco de milita forto, kaj de tie iris rekta vojo al armilkonkuro kaj du mondmilitoj.»
«[pri Otto von Bismarck kaj Benjamin Disraeli] Ambaŭ ili iĝis subtenantoj de Realpolitik kaj ne toleris tion, kion ili nomis “morala ĵargono”. Religiaj kromtonoj de Gladstone (homo, kiun malestimis ambaŭ kaj Disraeli kaj Bismarck), estis konsiderataj de ili kompleta stultaĵo. Nek Bismarck, nek Disraeli sentis eĉ etan kompaton al la balkanaj slavoj, kiujn ili konsideris ĉiamaj incitemaj tumultuloj.»
«Estante fidela al la ĉefaj reguloj de la reala politiko, Realpolitik, Crowe asertis ke ne motivoj, sed strukturo determinas stabilecon: intencoj de Germanio havas neniun signifon, gravas nur ĝiaj eblecoj.»
«Dum Dean Acheson subtenis Tito post lia rompo kun Moskvo surbaze de la principoj de Realpolitik, John Foster Dulles, estante fakte adepto de la sama politiko, aldonis al ĝi elementon de universala idealismo, nominte ĝin “liberigo”. Efektive la teorio de “liberigo” de John Foster Dulles estis nura provo igi Moskvon pagi pli altan prezon kontraŭ peno unuigi siajn konkerojn, ne kreskigante ĉe tio riskon por Usono. Dulles subtenis titoismon, ne demokration kaj diferenco inter liaj ideoj kaj ideoj de Dean Acheson konsistis fine nur en retorika nuanco.»