Kreskado disvolviĝo, evoluo, tiele pli-malpli proksimiĝante al matureco; iom post iom disvolviĝo, pligrandiĝo; pligrandiĝo kaj plimultiĝo.
«Soifo de la kresko — jen la unua kaj supera eco de la amaso. Ĝi klopodas entiri en si ĉiun, kiu estas je ĝia atingodistanco. Enflui en ĝin povas ĉiu, kiu aspektas kiel homo. Natura amaso estas malferma amaso: ĝia kresko tute ne havas limojn. Domojn, pordojn, serurojn ĝi ne agnoskas; tiuj kiuj fermiĝas ŝajnas al ĝi suspektindaj. Malfermecon ĉi tie oni povas kompreni en iu ajn ebla senco, la amaso estas malferma ĉie kaj ĉiudirekte. La malferma amaso ekzistas dum ĝi kreskas. Ĉesinte kreski, ĝi ekdisfalas. La amaso disfalas same subite kiel ĝi estiĝas. En tiu ĉi spontantea formo ĝi estas ekstreme sentema. Malfermeco, ebliganta kreskon, estas samtempe ĝia malforta loko. En ĝi ĉiam vivas antaŭsento de disfalo. Ĝi penas ĝin eviti danke al rapida kresko. Dum tio sukcesas, ĝi entiras en sin ĉiujn kaj ĉion; kiam ĉiuj estas entiritaj, ĝi devas disfali.»
«La malferma amaso rezignas je la kresko kaj akcentas strukturon. Kio plej trafas la okulojn en ĝi, tio estas limo. Ĝi firme bazas sin: limigante sin, ĝi kreas por si lokon.»
«La limo malhelpas senordan kreskon, sed ĝi ankaŭ malfaciligas kaj malrapidigas disfalon. Perdante eblecojn por la kresko, la amaso gajnas je konstanteco.»
«[pri indiĝenadanco] Ju malpli da dancantoj, des pli altas movimento kaj pli laŭtas frapoj. Ju pli forte ili stamfas, des pli granda ŝajnas ilia nombro. Ĉiujn ĉirkaŭe la danco influas kun altira forto, ne malfortiĝanta la tutan tempon dum ĝi daŭras. Kiu loĝas je distanco de ĝia aŭdeblo, tiu aliĝas al la dancantoj. Estus nature, se de ĉiuj flankoj alfluus pli kaj pli da novaj homoj. Sed ĉar tre baldaŭ ĉirkaŭe restas neniu, la dancantoj devas ŝajnigi kreskon kvazaŭ per si mem, per sia propra limigita nombro. Ili stamfas tiel, kvazaŭ ilia nombro kreskas pli kaj pli. La ekscitiĝo kreskas kaj baldaŭ transformiĝas je furiozo… Je la plej supra ŝtupo de la ekscitiĝo ili efektive sentas sin unu tuto kaj venkas ilin nur fizika laciĝo.»
«Por la grego estas karaktera neebleco de la kresko. Ĉirkaŭ ĝi estas malpleno, eblas aliĝi al neniu. La grego estas la grupo da ekscitiĝintaj homoj, sopirantaj ke ili multiĝu.»
«Sed ĉar la grego konsistas el bonaj konatoj, en certa senco ĝi superas la amason, kapablan je senfina kresko: la grego, eĉ disŝirita per malamikaj cirkonstancoj, nepre kolektiĝos denove.»