ajna teksaĵo teksita, feltita, trikita, martelita aŭ alimaniere farita en plata peco From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtofo estas teksaĵo por aparta uzo, ekzemple vestoj.
Laŭ Francisko Azorínŝtofo estas Silka aŭ lana teksaĵo, kies fadenoj formas figurojn, ĉu de persono aŭ besto (historia ŝtofo), ĉu de foliaro.[1] Li indikas etimologion el la greka stuppe, kaj de tie la latina stupa.[2]
Ekzemplaj ŝtofoj
batikaĵo (Ŝtofo tinkturita per proceso rezervanta regionoj per vakso)
batisto (Tre delikata teksaĵo farita el kotono, lano, lino, poliestro, aŭ miksaĵ)
brokaĵo (Teksaĵo ornamita per silkaj, oraj, aŭ arĝentaj fadenoj)
ĉifono (Forŝirita, difektita peco de ŝtofo, tamen uzebla, vidu ĉifonisto)
damasko (Teksaĵo el silko, lino, aŭ mercerizita kotono kun enteksitaj desegnoj)
drapo (Lana fulita teksaĵo uzata por vestoj, tegoj, k.s.)
dreliko (Maldelikata teksaĵo uzata por sakoj kaj laborvestoj)
elastano (Tre elasta fibro teksita al ŝtofo por striktaj vestaĵoj)
felto (Ŝtofo el kungluitaj kunpremitaj haroj, efektive ne teksita, tamen konsiderata kiel ŝtofo)
flanelo (Maldika ŝtofo el malstreĉe spinitaj fadenoj de lano, kotono, aŭ sintezaĵo)
fulardo (Malpeza teksaĵo el silko aŭ silka kaj koton miksaĵo)