unue ĝardenisto estas profesia edukado por tiuj kiuj lernas en la sektoro hortikulturo aŭ ĝardenkulturo kun ties branĉoj legomkulturo, ornamplanta kulturo, kuracplanta kulturoarbokultivejo kaj ĝarden konstruado kaj aliaj inklude la vendado
due ’'Gärtner ankaŭ estas entreprenisto en tiu ekonomia fako (ĝardenejo; komerca ĝardenejo)
ankaŭ signifas la homo, kiu okupiĝas pri ĝardeno, do la serva profesio „ĝardenisto“ kun aŭ sen profesia edukado.
Ĝardenisto ankaŭ povas esti la nomo de homo, kiu okupiĝas pro intereso, pro sanigaj kialoj aŭ pro ŝatokupo pri ĝardeno.
Vidu ankaŭ: hortikulturisto
Germanujo
La profesio de ĝardenisto estas agnoskita klerigadprofesio, kiun oni lernas en duala klerigado.
La profesia klerigado al ĝardenisto povas esti en jenaj fakaj branĉoj:
En la jaro 2006 estis en ĉiu ĝardenista branĉo entute 17.750 metilernantoj.[1] Dividite laŭ la branĉoj tio estas:
arbokultivado: 1401 profesilernantoj
tombeja ĝardenistejo: 589 profesilernantoj
ĝarden- kaj pejzaĝisto: 10.909 profesilernantoj
legomkultivado: 543 profesilernantoj
fruktkultivado: 260 profesilernantoj
staŭdoĝardenejo: 295 profesilernantoj
ornamplantkultivado: 3753 profesilernantoj
Ekde la jaro 2000 ekzistas reage al la ĝardencentroj kaj vendeja ĝardenistejoj, kiuj ne havas produktejon en la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Bavario por metilernantoj de la faka branĉoj ornamkultivado kaj arbokultivado la ebleco elekti la novan esencan fako „konsilado kaj ventado“ (vendoĝardenisto).
La ĝardenista klerigado daŭras ĝenerale tri jarojn. Post sucesa fino de la lernado ekzistas la ebleco de pluklerigado al la fakulo pri golfejflegado, arboflegistokaj al ŝtate agnoskita natur- kaj prejzaĝflegisto. La pluedukado al ĝardenmajstro kaj ĝardenteknikisto same eblas kiel studado de hortikulturo aŭ pejzaĝarĥitekturo.
Ĝardenkreantoj vidu ankaŭ: listo de famaj ĝardenkreantoj.
Pri homoj, kiuj famas en botaniko vidu ankaŭ: listo de famaj biologoj.
Plantbredistoj rigardu ankaŭ sub: plantbredistoj.
Georg Arends (1863–1952), plantbredisto, Germanujo
Bouché, ĝardenista familio, ekde 1685 en Berlino
Karl Foerster (1874–1970), plantbredisto, Germanujo
Statistik über die praktische Berufsbildung in der Landwirtschaft der Bundesrepublik Deutschland, Herausgeber: Bundesministerium für Ernährung, Landwirtschaft und Verbraucherschutz, Mai 2007
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.