frukto From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉerizo estas manĝebla frukto de ĉerizarbo. Oni distingas dolĉajn kaj acidajn ĉerizojn.
Ĉerizo estas globforma, ofte ruĝa, kelkfoje ankaŭ flava-ruĝeta. La frukto estas drupo: meze de la fruktokarno kuŝas unu kerno je diametro de ĉirkaŭ 0,5 – 1 cm. Tiujn semojn disvastigas birdoj aŭ homoj, ŝatantaj guston de la karno.
En kuirarto, ĉerizo uzatas kiel deserto krude aŭ kiel kompoto, plie oni povas el ĝi fari aŭ marmeladon aŭ fruktojogurton. Ankaŭ ŝatataj estas la ĉerizokukoj (ekz. la franca clafoutis), kiuj inkludas la fruktojn ene.
La konfitado (ĉefe per sukero) igas ĝin longe konservebla.
Oni povas per premoj la trinkeblan sukon eltiri, kaj ankaŭ jen el ĝi pretigi post fermentado vinon jen per simpla aldono de sukero obteni siropon.
Per fermentitaj ĉerizoj obteneblas post distilado alkoholaj trinkaĵoj: la merizbrando kun dolĉaj ĉerizoj kaj kirŝo (el la germana termino Kirschwasser mallongigita kirsch) kun acidaj ĉerizoj (ankaŭ loke nomata ŝnapso). Ankaŭ aromriĉas la fruktokernoj de certaj specioj de ĉerizoj, tial per ili post pistado oni elfaras ĉerizbrandon (ankaŭ loke nomata kirŝo)[1], ĉefe en Alzaco kaj en Hungario.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.