provinco en sudokcidenta Ĉinio From Wikipedia, the free encyclopedia
Junano (ĉine 云南, pinjine: Yúnnán) estas provinco, kiu situas ĉe la sudokcidenta landlimo de Ĉinio. La norda tropiko trapasas ĝian sudon.
Junano | |||||
| |||||
Mallongigo: 滇 (diān) | |||||
provinco de Popola Respubliko Ĉinio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉinio kun Junano montrata | |||||
Signifo de nomo | |||||
Administra speco | Provinco | ||||
Ĉefurbo | Kunmingo | ||||
Plejgranda urbo | |||||
Provincestro | Wang Yubo
(ekde 25-a de novembro 2020) | ||||
Areo | 394 000 km² | ||||
- Latitudo | |||||
- Longitudo | |||||
Loĝantaro | (2015) | ||||
- Ĉirkaŭ | 47 420 000 | ||||
- Loĝdenso | 120/km² | ||||
Ekonomio | () | ||||
- MEP | |||||
- MEP po kapo | |||||
HDI | () () | ||||
Etnoj | |||||
ISO 3166-2 | CN- | ||||
Oficiala retejo http://www.yn.gov.cn/ | |||||
Laŭ la stato de 2015 en la provinco vivis 47 420 000 loĝantoj sur areo de 394 100 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 120 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Kunmingo. Kun totala areo de 394 mil kvadrataj kilometroj, ĝi konsistigas 4,1 % de la areo de Ĉinio.
Kun abundo da naturaj riĉfontoj, Junano estas rigardata kiel regno de vegetaĵoj, bestoj (ekzemple la besteto arbosoriko, laŭ aspekto iom simila al sciuro), neferaj metaloj kaj droĝerboj.
Junano estas provinco kun plej multaj specoj de vegetaĵoj. Tie kreskas ne nur tropikaj kaj subtropikaj vegetaĵoj, sed ankaŭ vegetaĵoj de mezvarma kaj malvarma zonoj. Tie kreskas ankaŭ antikvaj, derivaj kaj originalaj vegetaĵoj kaj tiuj enkondukitaj de eksterlande. En Ĉinio kreskas entute 30 miloj da specoj de vegetaĵoj kaj 18 miloj da specoj troveblas en Junano.
Biogeografie Junano troviĝas precipe en la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono. Ĝi enhavas la ekoregionon: la nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj.
En Junano oni trovis 150 specojn de minaĵoj, kiuj konsistigas 93% de tiuj de la tuta lando. Inter ili la rezervokvanto de zinko, plumbo, stano, kadmio, indio, talio kaj blua asbesto okupas la unuan lokon de la lando.
Junano estas abunda je pluvo. Tie estas multaj riveroj kaj lagoj. Ĝia jara akva fluo-kvanto estas 200 miliardoj da kubaj metroj kaj la po-kapa akvo-kvanto estas 4-obla, kiom tiu de la tutlanda popolo. La abundo da akvo donis al Junano riĉan hidroenergian povon. La Ruĝa rivero (ĉine 紅河 / 红河, pinjine Hóng Hé; vjetname Sông Hồng aŭ Hồng Hà; ĉine foje ankaŭ nomata 元江, pinjine Yuán Jiāng) fontas en la provinco Junano kaj post vojo de 1149 kilometroj tra Ĉinio (639 km) kaj Vjetnamio (510 km) enfluas la Vjetnaman golfon de la Sudĉina Maro.
Junano havas multe da belaj turismaj lokoj. Tie la klimato estas agrabla, pejzaĝoj belaj, popolaj moroj allogaj.
Ĉefaj industrioj estas la cigareda, flora kaj teo-prilabora industrioj.
Junano havas komercan rilaton kun 70 landoj kaj regionoj de Azio, Eŭropo, Ameriko kaj Oceanio. Ĝi eksportas ĉefe tabakon, maŝinojn kaj elektrajn instalaĵojn, kemi-industriajn, neferajn, agrokulturajn kaj flankokupajn produktaĵojn. En 1998 la totala importa kaj eksporta valoro estis 1.652 miliardoj da usonaj dolaroj.
En 1998 fremdaj entreprenistoj investis en Junano sume 146 milionojn da usonaj dolaroj kaj tiam funkcias 1575 entreprenoj investitaj de alilandanoj.
La Nanning–Kunming-a Fervojo, 886 km longa, ligas Junanon kun Guanĝi kaj Guizhou, kaj kondukas al la maro. Sole en Junano ĝi longis 306 km. Ĝi, elektrizita, estas unuaklasa trunka vojo de la lando. Tie funkcias ankaŭ la provincaj fervojoj: La Guangtong-Dali-a kaj Kunming–Yŭi-a Fervojoj.
La duaklasaj kaj pli bonaj ŝoseoj longas entute 958 km kaj la tria-klasaj 7571 km, la kvara-klasaj 52248 km.
En 1995 oni elspezis 171 milionojn da juanoj por navigacia konstruado ĉe riveroj de la tuta provinco kaj preparis 807 km da novaj navigo-vojoj por barĝoj, konstruis 2 dokojn por ankri ŝipojn kun jara en- kaj elŝipiga povo de 300 mil-400 mil tunoj kaj 4 dokojn kun tiu de 100 mil tunoj. Nun sur la akvo-vojoj oni povas transporti ĉiujare 2 milionojn da tunoj da varoj kaj 2 milionojn da homoj.
Tie funkcias 19 enlandaj aero-linioj: de Kunmingo al Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj Hongkongo. Krome interne de la provinco estas ankoraŭ tri aero-linioj: t.e. de Kunmingo al Jinĝong, Mangŝi kaj Simao. Tie estas ankaŭ 3 internaciaj aero-linioj, t.e. de Kunmingo al Bankoko, Ranguno kaj Vjentiano.
La flughaveno Wujiaba en Kunmingo estas unuaklasa aerodromo kaj en Xiŝuangbanna, Mangŝi kaj Simao estas duaklasa aerodromo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.