From Wikipedia, the free encyclopedia
En la kvara parto de La vojaĝoj de Gulivero de Jonathan Swift, la angla vorto yahoo [jahu] (vidu Jahuoj) signifas bestsimilan homaĉon, kontraste al la ĉevaloj inteligentaj kaj pli noblaj ol homoj, nomitaj houyhnhnm [hujhnhnm].
Yahoo! | |||||
---|---|---|---|---|---|
retportalo • retservo vd | |||||
Dum | januaro 1994 - nekonata/nuntempe | ||||
Fondintoj | David Filo • Jerry Yang vd | ||||
Sidejo | Sunnyvale | ||||
Lando | Usono | ||||
Posedata de | Yahoo Inc. • Verizon Communications vd | ||||
Posedataj kompanioj | Tumblr • AltaVista • Yahoo! Babel Fish • RocketMail • Yahoo! Australia • Yahoo! Mail • Yahoo! Pipes • GeoCities • Yahoo! Photos • Yahoo! Answers • Yahoo! Auctions • Yahoo Sports • Yahoo! Time Capsule • OpenSocial • Yahoo! 360° • Yahoo Maps • Yahoo! Search • Yahoo Games • Yahoo! Music • Yahoo! News • Yahoo! Movies • Yahoogroups • Fire Eagle • Yahoo! Finance • Yahoo! Screen • broadcast.com • Yahoo! ID • Polyvore • rivals.com • Upcoming • Yahoo! Briefcase • Yahoo! Directory • Yahoo! HotJobs • Yahoo! Green • Yahoo! Live • Yahoo! Podcasts • Yahoo! SearchMonkey • Yahoo! Travel • Yahoo! Tech • Yahoo! Teachers • Yahoo! Kimo • Yahoo! Taiwan • Ask Yahoo! • Flurry • AMARJIT KUMAR • Yahoo Small Business • GeoPlanet vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Ĉu pro ĉu sendepende de Swift, la vorto nuntempe signifas ankaŭ unu el la plej gravaj kaj famaj rolantoj de Interreto kaj ĉefe de la TTT. Yahoo iĝis fama danke al sia TTT-pordego, kie ĝi disponigas katalogon de TTT-ejoj prezentitaj laŭ rubrikoj kaj subrubrikoj, kaj esploreblaj per Retserĉilo.
Aldoniĝis poste diversaj senpagaj servoj kreitaj de Yahoo mem aŭ aĉetitaj de aliaj rolantoj de Interreto: gastigo de TTT-ejoj per Geocities, funkciigo de dissendo-listoj aĉetitaj de egroups por fariĝi Yahoogroups, uzo de Google por ampleksigi la rezulton donitan de la propra katalogo de Yahoo, novaĵservo, retpoŝt-servo ktp.
Nun Yahoo ekzistas diverslingve kun prezento adaptita al diversaj landoj de Azio, Ameriko, Eŭropo kaj Oceanio, kaj eĉ al diversaj ŝtatoj de Usono kaj regionoj de Eŭropo.
Yahoo diverslingve kaj diversnacie:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.