From Wikipedia, the free encyclopedia
Iris Xiomara CASTRO de Zelaya aŭ simple Xiomara Castro (naskiĝis la 30-an de septembro 1959, do nun 65-jara) estas hondura politikisto, nuna prezidento de la Respubliko. Ŝi estas la edzino de la iama perpuĉe eksigita prezidento Manuel Zelaya.
Xiomara Castro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezidanto de Honduro | |||||
Persona informo | |||||
Xiomara Castro | |||||
Naskonomo | Iris Xiomara Castro Sarmiento | ||||
Naskiĝo | 30-an de septembro 1959 (65-jaraĝa) en Tegucigalpo, Honduro | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Loĝloko | Tegucigalpo • Catacamas vd | ||||
Ŝtataneco | Honduro vd | ||||
Partio | Libero kaj Refondo (2011–) Partio Liberala de Honduro (2005–2009) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Manuel Zelaya (1976–) vd | ||||
Infanoj | Xiomara Zelaya (en) , Héctor Zelaya Castro (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto woman manager (en) vd | ||||
| |||||
Prezidanto de Honduro | |||||
Dum | ekde januaro 2022 | ||||
Antaŭulo | Juan Orlando Hernández | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi kandidatis en la hondura prezidanta baloto de novembro 2013, reprezentante la maldekstran politikan partion Libertad y Refundación ("libereco kaj refondiĝo"). La edzino de la detronigita iama prezidento de Honduro estis ĉefo de la movado rezistanta kontraŭ la nacia puĉo de 2009, kiu antaŭtempe elpelis ŝian edzon el la potenco. La 24-an de novembro 2013 oficiale proklamiĝis balota venkinto Juan Orlando Hernández, kiu estis elektita prezidento. La voĉdonado estis kontestita kaj Xiomara Castro ricevis la duan plej grandan nombron de voĉdonoj kaj ne akceptis la rezulton.
La situacio ripetiĝis en 2017, kiam Hernández estis konteste reelektita prezidento.
Nova balotado okazis la 28an de Novembro 2021 kun partopreno de 68 %, kio en la lasta epoko estis tre alta proporcio en la lando. Malrapida kalkulado montris venkon de Xiomara Castro super la dekstrema kandidato nome Nasry Asfura, implikita en kazoj de korupto kaj drogokomercado, post 12 jaroj de dekstrema regado kaj politika krizo.[1][2][3] En sia programo ŝi proponis laŭleĝigon de aborto en plej necesaj kazoj, Konstitucifaran Asembleon, kio postulos ampleksan majoritaton, ekonomian apogon al malgrandaj entreprenoj kaj junuloj, kaj aliron al la grupo de hispanamerikaj maldekstraj organizoj.[1]
En la 27-a de januaro 2022 Xiomara Castro estis nomumita prezidanto de Honduro, nome unua virino kiu atingas tiun postenon.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.