Wiser.org (antaŭe WiserEarth.org) estis reta komunumo kreita de uzantoj kaj kiu interligas socian kaj vivmedian movadojn. Ĝi arigas neregistarajn organizaĵojn (NROj), kompaniojn, registarojn, grupojn kaj individuojn, kiuj traktas tutmondajn defiojn kiel klimata ŝanĝo, malriĉeco, ekologio, paco, akvo, monda malsato, socia justeco, mediprotekto, homaj rajtoj kaj aliaj[1]. La esprimo WISER estas akronimo kaj signifas World Index of Social and Environmental Responsibility ("Monda Indekso de Socia kaj Media Respondeco").
Wiser.org estis fondita dum la Terotago, la 22-an de aprilo 2007, kiel reta adresaro de pli ol 100 000 organizaĵoj nomitaj en la libro Blessed Unrest de Paul Hawken. Hawken amasigis sennombrajn vizitkartojn de miloj da organizaĵoj tra la jaroj, sed ne povis trovi ampleksan adresaron de ĉiuj senprofitcelaj organizaĵoj implikitaj en socia justeco kaj mediprotekaj aferoj. Li mem taksis la tutsumon de tiaj organizoj je multe pli ol miliono kaj poste fondis Wiser.org kiel reta adresaro. Poste, Wiser.org ankaŭ ofertis la funkciojn de socia retejo. Tio kreis pli da ŝancoj por reciproka kunlaboro. La dosierujo wiser.org oficiale fermiĝis la 22-an de aprilo 2014, sep jarojn post ĝia komenco[2].
La Wiser pionira programo, lanĉita en 2018,por kiu eblas libera kandidatiĝi, donas al junulinoj platformon por esprimi siajn opiniojn, ricevi valoran gvidadon, interkonektadon kaj komunikadkapablojn cele al la riĉigo de ilia profesia evoluo.
La programo esploras temojn pri seksegaleco kaj la decidan rolon kiun virinoj ludas por atingi la Daŭripovajn Celojn de UN, specife la celon 5[3].
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.