From Wikipedia, the free encyclopedia
La Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) aŭ Daŭripovaj evoluigaj celoj de UN aŭ Agendo 2030 por Daŭripova Evoluigo estas komuna evoluiga programo por la ŝtatoj-membroj de Unuiĝintaj Nacioj kies kerncelo estas protekti la teron, certigi inkluzivecon, antaŭenigi pacajn sociojn, alstrebi justan prosperon por ĉiuj kaj zorgi ke antaŭ 2030 ankaŭ ekstrema malriĉeco haltu. Tiucele ekestis 17 celoj kaj 169 specifaj celoj por atingi tiujn ĝeneralajn celojn[1].
Celoj por Daŭripova Evoluigo | |||||
---|---|---|---|---|---|
plano | |||||
Komenco | junio 2012 vd | ||||
Fino | 2030 vd | ||||
Antaŭe | Jarmilaj Evoluigaj Celoj vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Temas pri sekvo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, kiuj validis de 2000 ĝis 2015. Post akcepto de tiu programo fare de la Ĝenerala Asembleo de UN en septembro 2015, la CDE validos ĝis 2030.
Ĉefartikolo Daŭripova disvolviĝo
La koncepto de daŭripova evoluigo aperis en la procezo de kombinado de tri ĉefaj vidpunktoj: ekonomia, socia kaj vivmedia. Ĉi tio implicas la adopton de mezuroj celantaj la optimuman uzon de limigitaj rimedoj kaj la uzon de ekologiemaj, ŝparemaj teknologioj - naturo, energio kaj materialoj - por konservi la stabilecon de sociaj kaj kulturaj sistemoj, por certigi la integrecon de biologiaj kaj fizikaj naturaj sistemoj.
La programo konsistas el 17 ĉefceloj kun 169 specifaj celoj, kiuj detaligas la konkretajn paŝojn farendajn sur ĉiu kampo kaj akompanitaj de 304 metrikoj por testi konformecon. [2]
La 17 ĉefceloj estas jenaj:
Dum simpozio pri multlingvismo en UN, larĝa diskutado kun UN-personaro, diplomatoj, neregistaraj organizaĵoj kaj universitatanoj ĝenerale samopiniis, ke, por plene realigi sian celon de engaĝado de civila socio, kaj por eniri konstruan dialogon kun siaj diversaj publikoj, UN devas alfronti siajn eksterajn lingvajn prioritatojn kaj trovi la rimedojn por ilin plenumi. Simpoziaj partoprenantoj menciis packonservajn operaciojn, informservojn de UN, kaj, ĉefe, realigon de la Celoj por Daŭripova Evoluigo kiel terenojn kie necesas pli sistema agado por utiligi vastan gamon de lingvoj se oni vere deziras atingi sukceson[3].
Kvankam la efektivigo de la CDE-programo ankoraŭ ne finiĝis, oni povas supozi, ke ĝi ludos sufiĉe grandan rolon en la solvado de tutmondaj problemoj, konsiderante la sukceson de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj. Estas oficiale anoncite, ke dum la lastaj du jardekoj, la procento de homoj vivantaj sub la limo de malriĉeco preskaŭ duoniĝis, infana kaj patrina morteco reduktiĝis preskaŭ kun duono, signifa progreso estis farita en la batalo kontraŭ malsanoj kiel HIV kaj malario.
MondaFest - diskuto pri daŭripova evoluigo
(eo) Gvidilo al la 17 celoj de daŭripova evoluigo de UN Arkivigite je 2020-10-19 per la retarkivo Wayback Machine, traduko de Humphrey Tonkin kunlabore kun Mark Fettes, Brian Moon, kaj Istvan Ertl, la 8-an de septembro 2015.
(en)Transforming our world: the 2030 Agenda for Sustainable Development, Unuiĝintaj Nacioj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.