Distrikto Werra-Meißner

From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Werra-Meißner

La distrikto Werra-Meißner situas en la distriktaro Kassel de la germana federacia lando Hesio. Ĝia sidejo estas la urbo Eschwege. Fine de decembro 2022 la distrikto sume havis 100208 loĝantojn. Al la distrikto donis sian nomon la rivero Werra kaj la monto Hoher Meißner.

Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono mapo
Thumb Thumb
Bazaj datumoj
Federacia lando:Hesio
Distriktaro:distriktaro Kassel
Administra urbo:Eschwege
Areo:1 024 km²
Loĝantoj:100208
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso:101
Aŭtokodo:ESW
Municipokodo:06636
Komunumoj:16
Adreso de la
distrikta administrejo:
Schlossplatz 1
37269 Eschwege
Retejo:www.werra-meissner-kreis.net
Retpoŝto:info@werra-meissner-kreis.net
situo de la distrikto en Hesio
Thumb
Fermi

Najbaras norde la federacia lando Malsupra Saksio, norde kaj oriente la federacia lando Turingio, sude la hesia distrikto Hersfeld-Rotenburg, sudokcidente la distrikto Schwalm-Eder kaj okcidente la distrikto Kassel.

Thumb
Eschwege

Urboj kaj neurbaj komunumoj

(inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)

Urboj
  1. Bad Sooden-Allendorf (8394)
  2. Eschwege (19472)
  3. Großalmerode (6255)
  4. Hessisch Lichtenau (12598)
  5. Sontra (7561)
  6. Waldkappel (4231)
  7. Wanfried (4227)
  8. Witzenhausen (15005)
Komunumoj
  1. Berkatal (1508)
  2. Herleshausen (2820)
  3. Meinhard (4560)
  4. Meißner (2950)
  5. Neu-Eichenberg (1808)
  6. Ringgau (2868)
  7. Wehretal (4999)
  8. Weißenborn (952)

Partneraj rilatoj

La distrikto havas partnerajn rilatojn kun la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg de Berlino.

Eksteraj ligiloj


Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.