germana taggazeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Die Welt estas germana nacia gazeto kiun eldonas la kompanio Axel Springer. Ĝi fondiĝis en Hamburgo en 1946 de la britaj okupantoj kaj sin nomas "liberala kaj kosmopolita".
Die Welt | ||
taggazeto • gazeto | ||
---|---|---|
Ĝenro | ĝenerala | |
Periodeco | ĉiutaga | |
| ||
Lando | Germanio | |
Urbo | Berlino | |
Publikigisto | Axel Springer | |
Ĉefredaktisto | - | |
Establodato | 1946 | |
Politiko/ Ideologio |
||
Posedata de | Axel Springer SE vd | |
Lingvoj | ||
Eldonkvanto | 209 000 | |
ISSN | - | |
| ||
Retejo | http://www.welt.de/ | |
Die Welt | ||
---|---|---|
taggazeto gazeto | ||
Komenco | 2-a de aprilo 1946 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Berlino | |
Ideologio | ||
Posedata de | Axel Springer SE vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La gazeto estas aĉetebla en pli ol 130 landoj. Regionaj eldonoj aperas en Berlino, Bremen kaj Hamburgo, kaj en la jaro 2002 la gazeto eksperimentis kun bavaria eldono.
Die Welt ne aperas dimanĉe, sed tiam ja haveblas Welt am Sonntag, kiu iel anstataŭas dimanĉas eldonon.
Die Welt estas kunfondinto de la European Dailies Alliance (EDA), en kiu kunlaboras la gazetoj The Daily Telegraph (Britio), Le Figaro (Francio) kaj ABC (Hispanio) rilate al internaciaj novaĵraportoj.
Inter la gazetaj ĵurnalistoj estas interalie Frank Stocker, kiu de 1995 ĝis 1999 estis la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.