pola esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Wanda ZAMENHOF, naskiĝinta Wanda FRENKEL, (naskiĝis la 19-an de julio 1893 en Varsovio, mortis samloke la 30-an de julio 1954 pro akcidento) estis varsovia okulkuracistino kaj esperantistino.
Wanda Zamenhof | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1893 en Varsovio |
Morto | 30-an de julio 1954 (61-jaraĝa) en Varsovio |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato de Varsovio - okulkuracado (–1921) |
Familio | |
Patro | Maksymilian Frenkiel |
Edz(in)o | Adamo Zamenhof (1923–) |
Infano | Louis Christophe Zaleski-Zamenhof |
Okupo | |
Okupo | esperantisto okulkuracisto |
Wanda Frenkel ekstudis medicinon en Laŭzano, daŭrigis en Moskvo kaj finis en Varsovio en 1922. La 17-an de majo 1923 ŝi edziniĝis al Adamo Zamenhof, filo de L. L. Zamenhof. La 23-an de januaro 1925 naskiĝis ilia filo, Ludoviko.
En la jaroj 1922-1939 Wanda Zamenhof laboris kiel okulkuracisto en la urba malsanulejo de Varsovio, en fako gvidata de ŝia edzo. Krome ŝi laboris en socia malsanula kaso kaj ambulatorio ĉe la strato Zamenhofa, iam fondita de LLZ.
Post la eksplodo de la Dua Mondmilito, kvar tagojn post la ekokupo de Varsovio far nazioj, Wanda Zamenhof estis arestita kune kun Adamo, Zofia, Lidja kaj la borfrato Henryk Minc. En januaro 1940 Adamo kaj Minc estis mortpafitaj en Palmiry. Wanda kaj la fratinoj de Adamo ses monatojn pasigis en Pawiak. Kelkajn monatojn poste ŝi estis devigita ekloĝi en la varsovia geto. En 1942, dum la Granda Kampanjo, Wanda kaj ŝia filo eskapis el la geto kaj ĝis la fino de la milito kaŝis sin sub la falsa familia nomo Zaleski en la varsovia kvartalo Praga.
Post la liberigo de Pollando, en marto 1945 Wanda Zamenhof komencis denove labori kiel socia kuracisto. Ŝi fervore okupiĝis pri rekreo de la kuracservo en Mokotów, en kiu ŝi ekloĝis. En tiea ambulatorio ŝi laboris preskaŭ 10 jarojn. Ŝi famiĝis kiel sindona helpanto.
Unu tagon antaŭ la morto Wanda Zamenhof sendis salutan telegramon al la 39-a UK en Haarlem:
La 30-an de julio 1954, rapidante al paciento, ŝi mortis en akcidento, frapita de ŝarĝaŭto. Pri tio Isaj Dratwer informis al UEA en sekva telegramo. La 3-an de aŭgusto 1954 okazis funebra ceremonio sur la milita tombejo en Varsovio, en kiu nome de Pola Esperanto-Asocio ĝia sekretario metis florojn kaj adiaŭis Wanda Zamenhof[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.