From Wikipedia, the free encyclopedia
Vortoj de Profesoro Th. Cart [1] estas kolekto de tekstoj verkitaj de Théophile Cart [teofil kar] pri la periodo de la Bulonja Kongreso (1905) ĝis 1927.
Vortoj de Profesoro Th. Cart | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Théophile Cart | |
Eldonjaro | 1927 | |
Urbo | Jaslo, Pollando | |
Eldoninto | Esperantista Voĉo | |
Paĝoj | 140 | |
Tiu libro estas eldonita de Esperantista Voĉo Jaslo, Pollando - 1927 "al la pacaj kunbatalantoj dediĉitaj, de S. Grenkamp kaj R de LAJARTE"
Jen ekzemploj de tekstoj
(Poemo en prozo)
Al la Esperantistoj !
Ho Don Kiĥoto, filo de nobla Hispanujo, respekte vin salutas mia kanto!
La homo elturniĝemaj vin mokas, kaj sur iliaj lipoj via nomo estas insulto. Ĉar vi iras firme antaŭen kaj sentime defendas la justecon, ilia diplomatio vin severe kritikas. Ĉar vi ne vin demandas, ĉu al viaj klopodoj respondos la sukceso, ili vin juĝas freneza.
La ambiciuloj vin ridindigas kaj kun malestimo ili citas vian nomon. Ĉar vi ne konas la arton flati potenculojn, nek vivi apud la estroj, ili ŝercas pri via soleco. Ĉar anstataŭ sendi la aliajn en la batalon, vi iras mem kaj ricevas pli da batoj ol da laŭroj, malŝate ili rigardas vin de sia alta, saĝa neŭtraleco.
La sprituloj ridas pri vi kaj via nomo estas al ili sinonimo de naiveco. Ĉar vi protektas la rajton de l' malfortulo kaj malamas la arogantecon, ili vin diras simplulo. Car vi enskribis sur vian ŝildon la vortojn : Fideleco, Vereco, Lojaleco, ilia vivsperto ride kun indulgo.
Sed kion valoras la moko de l'homoj elturnigemaj, la rido de l' ambiciuloj, la rideto de l'sprituloj ? Revante vian belan revon, ho Don Kiĥoto, vi iris fidele kaj obstine la vojon elektitan, kaj glorinda estas via nomo ! Vi ankaŭ, ho ĉiutempaj Don Kiĥotoj, restu fidelaj, iru senŝanceliĝe vian vojon, revu vian belan revon : Nenio granda fariĝis sur la tero, se ne dank'al viaj senlacaj, sentimaj bataloj!
Ho Don Kiĥoto, filo de nobla Hispanujo, respekte vin salutas mia kanto.
(L. I., aûgusto 1909).
Kaj Zamenhof « komencis evitadi laŭ-vortajn tradukojn… kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala »
Kiam ni tradukas, ni devas ĉiam repensi la tradukotan tekston en Esperanto ; se ne, se nia traduko estas laŭvorta esperantigo de l’originalaĵo, ĝi fariĝas tute ne komprenebla internacie.
Ke la repensado estos diversa laŭ la lingvo de l’tradukota teksto, tio ne estas duba kaj ankaŭ ne riproĉinda : bone estas, ke la esperantiĝo konservu ian nacian karakteron, ian nacian nuancon, sed nur nuancon, kaj ankaŭ nur en la stila movado, ĉar la vortaro mem devas resti la sama, kiu ajn estas la tradukota lingvo.
Kiam tion ĉiuj komprenos, oni ne plu bezonos batali kontraŭ la stranga tendenco de tiuj, kiuj enkondukas novan vortojn, novajn esprimojn. Simple pro tio, ke ili tiamaniere pli rapide, pli facile tradukas ian naciaĵon.
Inter ĉiuj lingvoj Esperanto estas certe la plej oportuna tradukilo, ĉar ĝi estas, laŭ sia konstruo mem, mirinde proksima al ĉiuj aparte ; sed ĝi havas tamen, kiel ĉiu vivanta lingvo , sian specialan internacian genion, - kondiĉon de vivo,- kiun ni ĉiuj, Slavoj, Germanoj aŭ Latinoj, devas severe respekti.
(Lingvo Internacia, julio 1913).
Senĉese kaj senlace, ĝis kiam ĉiuj komprenos nian vidpunkton, ni ripetos kaj ripetos, ke por ni ne celo estas internacia lingvo, sed ilo.
Vere ! Estas strange, ke kelkaj protestas kaj eĉ koleras, ĉar ni rifuzas diskuti iliajn reform-proponojn, iliajn kripligaĵojn, iliajn eltrovojn. Laŭ tute « logistika » rezonado, ili eĉ kulpigas nin pri nelojaleco, tial ke ni ne akceptas en nian esperantistan gazetaron artikolojn pri aŭ en ilia mirinda lingvaĵo !
Permesu, sinjoroj, ke anstataŭ diskuti nian lingvon, ni ĝin uzu por nia kaj homara utilo. Por nia homara plezuro !
Ni ne « faras » lingvon ; ni « havas » lingvon !
Knabo ludas kun muelilo, ĝin riparas detruas rekonstruas. Sian ĝojon li trovas en tio, ke ĝi pli malpli rapide, kvankam vane, turniĝas antaŭ liaj okuloj.
Sed ni ?... Ne en la movado mem de pli malpli perfekta ilaro nian ĝojon ni serĉas, ne !... la bonan blankan farunon ni volas, liveratan de l’muelŝtono ; ĝin ni ŝatas, ĉar ĝi estas nutraĵo por la agado, nutraĵo por la vivo.
Ludu vian ludon, sinjoroj teoriistoj kaj ĉiu-specaj logistikistoj, kaj ne indignu, se viroj, por la agado ni volas vivi kaj per ĝi !
(Lingvo Internacia, marto 1914)
(laŭ la datoj)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.