From Wikipedia, the free encyclopedia
Mühlehorn estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 440 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Mühlehorn estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mühlehorn (stacidomo). |
Mühlehorn | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Glaruso |
Komunumo(j) | Glaruso Nordo |
Geografia situo | CH1903: 731613 / 220048 (mapo)47.1183333333339.1730555555556 |
Nombro de loĝantoj | 440 |
Areo | 7,75 km² |
Alteco | 428 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8874 |
Mühlehorn situas ĉe la suda bordo de Valenlago sur malgranda delto de la rivereto Meerenbach. La teritorio de la iama komunumo etendiĝas suden ĝis alten al Kerenzerberg. Al la eksa komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Mühlehorn mem la vilaĝetoj Mühletal, Vortobel kaj Tiefenwinkel.
La komunumo Mühlehorn limas en nordo aliflanke de Valenlago al Amden (SG), en oriento al Quarten (SG) kaj en okcidento al Obstalden.
Mühlehorn, fakte ĝia orienta montara parto, apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Mühlehorn situas ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro, respektive SG. Krome poŝtaŭtolinio tra Kerenzerberg kondukas al Mollis kaj Näfels.
Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A3, al kiu Mühlehorn disponas pri propra alveturejo.
La unua dokumenta mencio de Mühlehorn datiĝas el la jaro 1551 kiel Mülihorn.[1]
Ĝis 1806 Mühlehorn estis parto de Obstalden.
Kadre de la Glarusa Komunumreformo la komunumo Mühlehorn estis kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun la komunumoj Bilten, Filzbach, Mollis, Näfels, Niederurnen, Oberurnen kaj Obstalden al la nova komunumo Glaruso Nordo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.