Amden estas komunumo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1594 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Amden
Thumb
Flago de Amden
Thumb
Amden vidita de Leistchamm
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
DistriktoElektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj 47° 8′ 56″ N  8′ 27″ O (mapo)

Thumb

Nombro de loĝantoj1594
Areo43,48 km²
Alteco903 m super marnivelo
Poŝtkodo8873
Komunumkodo3311
Thumb
Mapo de Amden
vdr
Fermi

Geografio

Amden situas sur suna teraso 500 metrojn super la Valenlago ja la suda flanko de Leistchamm, kiu apartenas al la montmasivo de Churfirsten. La komunumo Amden konsistas el la municipoj Dorf (900 m s.m.) kaj Arvenbüel (1250 m s.m.), kiuj situas sur montterasoj, kaj ĉe la bordo de Valenlago Fli (430 m s.m.) kaj Betlis (430 m s.m.).

Trafiko

Amden estas atingebla per poŝtaŭtobuso en de Ziegelbrücke. Fli kaj Betlis ankaŭ atingeblas per ŝipo ek de WeesenValenurbo.

Historio

La unua skriba mencio de Amden datiĝas el papa buleo el la jaro 1178. Tamen homoj setlis en Amden jam multe pli frue: En kavernoj de Amden estis trovitaj restaĵoj de homa setlado de antaŭ 50000 jaroj. Ĉu romianoj setlis en Amden malcertas kun escepto de la de la romia Kastelo Strahlegg, kies ruinoj situas en Betlis. En mezepoko la regiono unue apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj poste ekde la 13-a jarcento al la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1438 la regiono estis pandigita al Ŝvico kaj Glaruso, kaj fariĝis ties posedaĵo, ĉar la pando neniam estis reaĉetita. De 1798 ĝis 1803 dum la Helveta Respubliko Amden apartenis al la Kantono Linth, poste ĝi fariĝis parto de la nove fondita Kantono Sankt-Galo.

En 1974 la vojoj al Amden dum pluraj monatoj estis blokitaj sekve de granda rokfalo.

Eksteraj ligiloj


Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.