ĉeĥa esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Vladimír SLANÝ (naskiĝis la 4-an de februaro 1907 en Klimkovice - mortis la 6-an de februaro 1989) estis ĉeĥa esperantisto, honora komitatano en Esperanto-klubo de Ostrava-Vítkovice.
Vladimír Slaný | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1907 en Klimkovice |
Morto | 6-an de februaro 1989 (82-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li konatiĝis kun Esperanto kiel 14-jara knabo. Ekde sia 20-a jaro li disvolvis larĝan poresperantan laboron. Li prelegis, tradukis, publikigis, gvidis kursojn.
En 1930 li prelegis en la radiostacio Ostrava kaj post la okupacio (1945) li daŭrigis.
Li funkciis kiel ano de la asocia komitato, regiona peranto por la regiono Ostrava (eldonis cirkuleron), kiel faka tradukisto por la lingvo Esperanto ĉe iama Landa juĝa tribunalo (1947).
Li estis kunorganizanto de someraj lernejoj en Rožnov pod Radhoštěm kaj Příbor (1949-1953).
Dum 60 jaroj li senlace, ofereme kaj senprofite preparadis kursojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.