Vitrino

From Wikipedia, the free encyclopedia

Vitrino

Vitrino (el la franca: vitrine, vitre = vitro; latine: vitreum = vitro) estas elmontra ŝranko kun almenaŭ unuflanke vitra vando aŭ ujo kun levigebla vitra kovrilo. Vitrino ebligas la vidon de la enaj objektoj sen malfermo. Sinonimo estas montroŝranko aŭ montrujo.

Thumb
Vitrino kun porcelano kaj vitraĵoj

La funkcio de vitrino estas kutime prezentado de elektitaj kaj ofte altvaloraj aĵoj. Oni celas protekton de la aĵoj kontraŭ malpermesita forpreno, damaĝo pro mekanikaj aferoj, klimato, polvo aŭ troa lumo.

Vitrinoj troviĝas ekzemple en muzeoj kaj estas uzitaj ankaŭ kiel anonctabuloj.

Ankaŭ en privataj hejmoj vitrinoj troveblas.

Laŭ Francisko Azorín vitrino estas simple Elmontra vitroŝranko.[1] Li indikas etimologion el la latina vitrum (vitro).[2]

Referencoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.