From Wikipedia, the free encyclopedia
Flustroj kaj krioj (svede Viskningar och rop, laŭvorte "Flustroj kaj krioj") estas sveda historidrama filmo de 1972 verkita kaj reĝisorita de Ingmar Bergman kun steluloj Harriet Andersson, Kari Sylwan, Ingrid Thulin kaj Liv Ullmann. La filmo, kies agado okazas en domo de la fino de la 19a jarcento, temas pri tri fratinoj kaj servistino kiu luktas pro la mortigonta kancero de unu el la fratinoj (Andersson). La servistino (Sylwan) estas tre proksima al ŝi, dum la aliaj du fratinoj (Ullmann kaj Thulin) frontas sian emocian apartiĝon unu el la alia.
Flustroj kaj krioj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Viskningar och rop |
Originala lingvo | sveda lingvo |
Kina aperdato | 1972 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Sven Nykvist |
Reĝisoro(j) | Ingmar Bergman |
Produktisto(j) | Liv Ullmann |
Scenaro | Ingmar Bergman |
Muziko de | Pierre Fournier |
Rolantoj | Harriet Andersson • Kari Sylwan • Ingrid Thulin • Liv Ullmann • Inga Gill • Erland Josephson • Linn Ullmann • Ingrid Bergman • Anders Ek • Henning Moritzen • Georg Årlin • Lena Bergman |
Produktinta firmao | SF Studios |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio |
IMDb | |
Inspirita en la patrino de Bergman, Karin Åkerblom, kaj lia vido de kvar virinoj en ruĝa ĉambro, Flustroj kaj krioj estis filmita ĉe la Kastelo Taxinge-Näsby en 1971. Ties temoj estas fido, la ina psiko kaj la serĉo de signifo al sufero, kaj fakuloj trovis bibliajn aludojn. Malkiel antaŭaj filmoj de Bergman, ĝi uzas saturitan koloron, karmezino partikulare.
Post sia premiero en Usono, distribuita de Roger Corman kaj New World Pictures, la filmo estis publikigita en Svedio kaj projekciita ekster konkurenco ĉe la Festivalo de Cannes de 1973. Post du nesukcesaj filmoj de Bergman, Flustroj kaj krioj estis kritikistara kaj komerca sukceso. Ĝi ricevis kvin nomumojn al Oskar-premioj, inklude unu por Plejbonkvalita Filmo (rare por neangla-lingva filmo). Kinisto Sven Nykvist ricevis la Oskar-premio por Plejbonkvalita Kinarto, kaj Flustroj kaj krioj ricevis la premion Guldbagge por Plejbonkvalita Filmo kaj aliajn premiojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.