From Wikipedia, the free encyclopedia
Constantin Virgil Gheorghiu (15-a de septembro 1916 - 22-a de junio 1992) estis rumana verkisto. Lia plej fama verko estas La horo 25.
Constantin Virgil Gheorghiu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de septembro 1916 en Războieni |
Morto | 22-an de junio 1992 (75-jaraĝa) en 15-a arondismento de Parizo |
Tombo | Tombejo de Passy, 9 |
Lingvoj | rumana • franca |
Ŝtataneco | Rumanio Francio |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Universitato de Bukareŝto |
Okupo | |
Okupo | diplomato ortodoksa sacerdoto poeto verkisto romanisto ĵurnalisto |
Li studis en mezlernejo en Kiŝinevo de 1928 ĝis junio 1936 kaj poste studis filozofion kaj teologion en la Universitatoj de Bukaresto kaj Hajdelbergo. Inter 1942 kaj 1943, dum la reĝimo de la diktatora generalo Ion Antonescu, li posteniĝis kiel diplomato de Rumanio. Li ekziliĝis kiam la Ruĝa Armeo eniris en Rumanion en 1944. Li estis arestita fine de la Dua Mondmilito fare de usonaj trupoj, kaj finfine li establiĝis en Francio en 1948.
En 1952 skandalis en Parizo la malkovro ke Gheorghiu estis verkinta libron (Ard malurile Nistrului, 1941), en kiu li atakis "la malicajn judojn" kaj laŭdis la trupojn de Hitler. En 1963 li pastriĝis en ortodoksismo.
En 1967, Carlo Ponti produktoris filmon same titolitan La 25a horo, bazitan sur la libro de Gheorghiu. La filmo estis reĝisorita de Henri Verneuil, kun Anthony Quinn kiel Johann (Iohann), Virna Lisi kiel Suzanna kaj Serge Reggiani kiel Traian.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.