From Wikipedia, the free encyclopedia
Vincento FERRER (hispane Vicente Ferrer, valencie Vicent Ferrer; naskita la 23-an de januaro 1350 en Valencio, mortinta la 5-an de aprilo 1419 en Vannes) estis hispana dominikana sacerdoto. Li provis pace solvi la okcidentan skismon de la katolika eklezio. En 1455 li estis sanktigita de papo Kaliksto la 3-a (same valenci-landano).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vincento#Sanktuloj. |
Sankta | |||||
Vincento Ferrer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Vicent Ferrer | |||||
Naskiĝo | 23-an de januaro 1350 en 23-a de januaro 1350 | ||||
Morto | 5-an de aprilo 1419 (69-jaraĝa) en 5-a de aprilo 1419 | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | mezepoka kataluna lingvo • Mezepoka latino • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Valencio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Bonifacio Ferrer vd | ||||
Parencoj | Vicent Ferrer (en) (onklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto misiisto verkisto ordenfrato vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Kanonizo | 3-a de junio 1455, en kirko Santa Maria Sopra Minerva (Romo) de Kaliksto la 3-a | ||||
Festotago | 5-a de aprilo | ||||
Atributoj | dominikana vesto; fajro en la formo de globo, stelo aŭ flamo sur la kapo aŭ sur la mano; libro; trumpeto; kolombo; paro de flugiloj; baptokuvo. | ||||
Patroneco | Konstruantoj de tegmentoj, plumbistoj, kultivistoj, predikistoj. | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Liaj sanktulaj atributoj estas fajra globo, stelo kaj baptujo. Li ofte estas prezentata kiel predikanto, kun levita dekstra montra fingro kaj libro en la maldekstra mano.
Oni asertas pri li la konvertadon de miloj da nekristanoj kaj diversajn miraklojn, ekzemple la refluigon de sekiĝinta akvofonto kaj la aperon de flamo super lia kapo.
Vincento Ferrer en 1405 enardigis perpredike el la Preĝejo de Santiago del Arrabal, Toledo, Hispanio, la kontraŭjudisman senton de la paroĥanoj, tiele instigitaj al atakoj kontraŭ judoj, kiuj, por eviti morton, rifuĝis al en la preĝejoj. Tamen li strebis moderigi la sovaĝecon de la masakrantoj, kondamnis la atakojn kaj instigis pliĝuste konvinki judojn laŭparole[1]. Al la toleda juda komunumo li senigis ĝian ĉefan sinagogon, kiu poste estis konata kiel katolika preĝejo de Sankta Maria Blanka.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.