komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Yvorne estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 024 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Yvorne | |
---|---|
Blazono de Yvorne | |
Yvorne | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Aigle |
Geografia situo | CH1903: 563206 / 131161 (mapo)46.3308333333336.9608333333333 |
Nombro de loĝantoj | 1024 |
Areo | 12,20 km² |
Alteco | 454 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1853 |
Komunumkodo | 5415 |
Mapo de Yvorne | |
La viteja komunumo Yvorne situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rodano kaj etendiĝas en la ebenaĵo 5 kilometrojn sude de la Lago Lemano al la deklivoj de la Vaŭdaj Alpoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Yvorne kaj la setlejoj Les Rennauds, Vers-Monthey, Vers-Morey kaj Versvey[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,20 km², de kiuj 38,9% estas kovritaj de arbaro, 47,6% servas por agrikulturo kaj 9,7% por setlado. [2]
La komunumo Yvorne limas en nordo al Roche, en nordoriento al Corbeyrier, en oriento al Leysin, en sudo al Aigle, en okcidento al Vouvry (Kantono Valezo), kaj en nordokcidento al Chessel.
En Yvorne kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 9 kaj 11, kaj en okcidento tra la komunuma teritorio pasas la svisa aŭtovojo A9, kies alveturejo Aigle situas rekte sude de la komunumlimo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo kaj la buslinio de Aigle al Corbeyrier.
La unua dokumenta mencio de Yvorne datiĝas el la jaro 1025 kiel Evurna. En Yvorne estis trovita nekropolo el la bronzepoko, restaĵoj de la romia vojo kaj tomboj el la frua mezepoko. Dum mezepoko la Abatejo de Saint-Maurice posedis bienojn en Yvorne. En la jaro 1475 Yovrne estis integrita al la berna Gubernio Aigle, kiu fariĝis post la Helveta Revolucio de 1798 distrikto de Kantono Lemano kaj en 1803 surbaze de la Mediacia Akto de Napoleono estis integrita al la tiam fondita Kantono Vaŭdo.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.