komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Aigle estas historia urbo, komunumo kaj ĉefloko de la Distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 9 541 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
- La mallongigo VD en Aigle VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Aigle. |
Aigle | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Aigle | |||||
Preĝejo kaj Kastelo Aigle | |||||
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Vaŭdo | ||||
Distrikto | Aigle | ||||
Geografia situo | CH1903: 563689 / 129645 (mapo)46.3172222222226.9672222222222 | ||||
Nombro de loĝantoj | 9541 | ||||
Areo | 16,41 km² | ||||
Alteco | 415 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1860 | ||||
Komunumkodo | 5401 | ||||
Mapo de Aigle | |||||
La komunumo Aigle situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rodano en la flotebenaĵo sudoriente de la Lago Lemano. La komunumo konsistas el la urbo Aigle kaj la vilaĝoj Le Cloître, Vers Pousaz kaj Fontanney.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,41 km², de kiuj 36,3% estas kovritaj de arbaro, 34,3% servas por agrikulturo kaj 25,5% por setlado. [2]
La komunumo Aigle limas en nordnordokcidento al Yvorne, en nordnordoriento al Leysin, en nordoriento al Ormont-Dessous, en sudoriento al Ollon, en okcidento al Collombey-Muraz (VS), kaj en nordokcidento al Vouvry (VS).
En Aigle kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 9 kaj 11, kaj pasas la svisa aŭtovojo A9, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Aigle disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo. De la stacidomo de Aigle eliras tri etspuraj fervojlinioj, nome al Leysin, al Champéry kaj al Sepey-Diablerets. Krome Aigle disponas pri loka busreto.
La unuaj dokumentaj mencioj de Aigle datiĝas el la jaro 1150 kiel Alium kaj el la jaro 1152 kiel Aleo. El la malfrua bronzepoko en Aigle estis trovitaj restaĵoj de ceramikaĵoj kaj el la romia epoko vilao kaj restaĵoj de akvokondukilo. En la jaro 1231 Aigle ricevis merkatorajtojn kaj en la 1314 per liberecletero de la princo Amadeo la 5-a de Savojo la urborajton.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.