usona agadfilmo de malhela fantazio de 2004 From Wikipedia, the free encyclopedia
Van Helsing estas usona agadfilmo de malhela fantazio de 2004 reĝisorita de Stephen Sommers kun scenaro bazita sur la rolulo de la romano Drakulo de Bram Stoker, nome doktoro Abraham van Helsing. La filmo estis protagonistigita de Hugh Jackman, Kate Beckinsale, David Wenham kaj Richard Roxburgh. En la intrigo Van Helsing, ĉasisto de monstroj devas helpi ciganan princinon fronti kaj elimini la grafon Valerius Drakulo.
Van Helsing | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Van Helsing |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 3 maj. 2004, 6 maj. 2004, 7 maj. 2004, 2004 |
Ĝenro | agfilmo, horora filmo, mantela-rapira filmo, interseriaĵo, vampirfilmo, fantasta filmo, aventura filmo, mistera filmo, suspensa filmo, homlupofilmo |
Kameraado | Allen Daviau |
Reĝisoro(j) | Stephen Sommers |
Produktisto(j) | Stephen Sommers • Bob Ducsay |
Scenaro | Stephen Sommers |
Filmita en | Los-Anĝeleso • Florido • Ĉeĥio • Parizo • Prago |
Loko de rakonto | Rumanio • Vatikano • Ĉeĥio • Parizo • Transilvanio |
Muziko de | Alan Silvestri |
Rolantoj | Hugh Jackman • Kate Beckinsale • David Wenham • Will Kemp • Kevin J. O'Connor • Shuler Hensley • Silvia Colloca • Josie Maran • Elena Anaya • Alun Armstrong • Samuel West • Richard Roxburgh • Tom Fisher • Marek Vašut • Dana Morávková • Jaroslav Vízner • Martin Klebba • Ladislav Ondřej • Jan Pavel Filipenský • Robbie Coltrane • Zuzana Durdinova • Allison Queal |
Produktinta firmao | Universal Studios |
Honorigoj | TV Krant Filmposter Award |
IMDb | |
Kvankam la filmon ricevis negative la kinkritikistoj, ĝi iĝis biletvenda sukceso pro ĉirkaŭkalkulita enspezo de 300 milionoj da usonaj dolaroj.
En 1887, en Transilvanio, Frankenstein, helpita de Igor kaj Drakula, kreas monstron, kiu fuĝas el la kolera homamaso. Unu jaron poste, en Parizo, la monstroĉasisto Gabriel Van Helsing en la katedralo Notre-Dame de Paris mortiĝas M. Hyde, krimkulpulo. Poste li venas al Romo (Vatikano) por esti ordenigita. Tie li ricevis komision detrui en Transilvanion Drakulon kaj protekti anoj de rumana familio nome Valerius, nome Anna kaj Velkan. Ili devas mortigi la vampiro; male la tuta familio restos eterne en la purgatorio. Van Helsing, akompanata de monaĥo, nome Carl, ekkonas Anna kaj Velkan, kiuj klopodas por mortigi homlupon kontrolitan de Drakulo, sed Helsing kaj Velkan falas al rivera gorĝo.
Helsing kaj Carl poste venas al vilaĝo kie ili aliĝas al batalo de Anna kontraŭ la edzinoj de Drakulo, nome Verona, Mariŝka kaj Aleera. Helsing mortigas Mariŝka. Velkan vizitas Anna por averti ŝin pri planoj de Drakulo, sed li transformiĝas en homlupo kaj fuĝas. Helsing kaj Anna sekvas lin ĝis la kastelo de Frankenstein. Ili malkovras la planon de la grafo, nome vivigi milojn da siaj mort-vivantaj filoj, uzante Velkan kiel peranto por la procezo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.