komunumo en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Vânători [vınətorj] (hungare: Héjjasfalva [he:jaŝfalva], germane: Teufelsdorf) estas komunumo en Rumanio oriente de Sighișoara. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Archita (Erked), Șoard (Küküllősárd), Feleag (Magyarfelek) kaj Mureni (Szederjes).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vânători |
Vânători | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mureș | |
Alinome | Héjjasfalva (hungare), Teufelsdorf (germane) | |
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő | |
Situo | 46° 14′ N, 24° 56′ O (mapo)46.24111111111124.935277777778 | |
| ||
Alto super maro | 369 m | |
Poŝtkodo | 547635 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 3.901 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1,787 (en 2011; 1.718 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 120263 | |
Vânători situas sur la suda bordo de Târnava Mare. La komunumon nord-oriente limas la distrikto Harghita kaj sude la distrikto Brașov.
En Vânători la nacia vojo DN13C debranĉiĝas de la nacia vojo DN13. Vânători havas haltejon ĉe la fervoja linio inter Sighișoara kaj Braŝovo.
En 1910 ĝi havis 1 534 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 1 595 (rumanoj, 32 % da hungaroj).
Ĝia unua skriba mencio estas el 1329. Originale ĝi estis saksa vilaĝo, sed ĉirkaŭ 1500 ĝia loĝantaro pereis, kaj anstataŭ ĝi loksidiĝis hungaraj servutuloj. Ĝia rumana loĝantaro loksidiĝis en la 17-a jarcento. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.