sporta delegacio en la Olimpiko 2012 From Wikipedia, the free encyclopedia
La nacia teamo de Usono en la Somera Olimpiko 2012 grupigas ĉiujn virajn kaj virinajn atletojn de tiu lando kiuj partoprenis en la Somera Olimpiko de la 27-a de julio 2012 ĝis la 12-a de aŭgusto 2012 en Londono, la ĉefurbo de Britio. La usona teamo konsistis el 396 atletoj, viroj kaj virinoj, kiuj estis elektitaj fare de la Usona Olimpika Komitato kaj konkuris en 25 sportaj disciplinoj. La evento de 2012 estis la dudek-sesa Somera Olimpiko en kiu reprezentiĝis usona nacia teamo, post unua apero en 1896, en la unua somera olimpiko de la moderna epoko, kaj politike motivigita bojkoto de la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo.
Usono en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2012 en Londono | ||||||||||||
539[1] sportistoj | ||||||||||||
Flagoportanto | Mariel Zagunis (inaŭguro)[2] Bryshon Nellum (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #1 |
oro 46 |
arĝento 29 |
bronzo 29 |
sumo 104 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
La usona teamo estis sume la plej sukcesa teamo de la olimpiko: ĝiaj membroj gajnis sume 46 orajn medalojn, 29 arĝentajn medalojn kaj 29 bronzajn medalojn - do entute 104 olimpikajn medalojn.
Flagoportantoj de la teamo estis la atletoj Mariel Zagunis (en la malferma ceremonio) kaj Bryshon Nellum (en la ferma ceremonio).
Kunordigis la teamon la Usona Olimpika Komitato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.