lando en Sudameriko From Wikipedia, the free encyclopedia
Urugvajo (hispane: Uruguay, en Esperanto malofte ankaŭ Urugŭajo) estas lando en Sudameriko, inter Brazilo, Atlantiko kaj Argentino. Ĝi estas prezidenta respubliko.
Ĝiaj ĉefaj eksportaĵoj estas viandaĵo, ledaĵo, lanŝtofo, tekstilaĵo, fiŝoj.
Kun surfaco de 176.220 km2, Urugvajo estas la dua plej malgranda lando de Suda Ameriko.
Ĝi situas inter la rivero Urugvajo kaj Plata-rivero aŭ rivero de la Arĝento (Río de la Plata).
La maksimuma alteco estas 514 metroj super marnivelo [1].
Urugvajo administre dividiĝas en 19 departementojn: Artigas, Canelones, Cerro Largo, Colonia, Durazno, Flores, Florida, Lavalleja, Maldonado, Montevideo, Paysandú, Río Negro, Rivera, Rocha, Salto, San José, Soriano, Tacuarembó, Treinta y Tres [2].
Koloniepoke la lando estis konata kiel "Orienta Banko" (ĉar ĝi estis la plej orienta teritorio el la Vicreĝio de l' Rivero de la Arĝento). Poste, ĝi estis nomata "Orienta Provinco", ĉar ĝi apartenis al la Unuiĝintaj Provincoj de l' Rivero de la Arĝento. Kiam la unua konstitucio estis kreita, referenco al la rivero Urugvajo estis aldonita.
La vorto venas de la gvarania lingvo. Tamen, estas multaj klarigoj pri ĝia deveno. La preciza signifo estas malfacile scii ĉar la gvarania estas tre aglutina lingvo. Kelkaj tradukoj estas:
Antaŭ la alveno de la eŭropanoj, la lando estis popolita de diversaj indianaj triboj, inter kiuj menciindas la ĉaruoj.
Dum la hispana regado, la lando, ne multe loĝata, havis historion komunan al Argentino kaj kun granda influo de Brazilo. Ĝi tamen sendependiĝis de Brazila Imperio en 1828 sub la gvidado de José Gervasio Artigas kun apogo de Britio, kiu deziris malgrandan ŝtaton apud Rivero Plato [3].
Ĝi estis dum multaj jaroj unu el la plej stabilaj landoj de la kontinento. Komence de la 20-a jarcento, sub la gvidado de prezidento José Batlle ĝi firmiĝis kiel laikisma kaj bonstata ŝtato.
La Batalo de Plata-Rivero aŭ Batalo de la Rivero Plata (konata surloke ankaŭ kiel Batalo en la Golfo de Montevideo) estis la unua marbatalo inter britaj kaj germanaj ŝipoj dum la Dua Mondmilito. Krome, ĝi estis la sola epizodo de tiu milito okazinta en Sudameriko, nome en teritoriaj akvoj de Urugvajo, precize antaŭ la estuaro de la Plata-Rivero.
En la 60-aj jaroj komencis krizo socia kaj politika, kun komenco de perforta politika agado, interalie de la fama armita grupo Tupamaroj. La armeo prenis la potencon kaj regis diktatore inter 1973 kaj 1984.
La povo estis tradicie dividita inter la partioj Nacia kaj Colorado (Ruĝa). En la balotoj de 2004 venkis unuafoje kandidato maldekstrema, Tabaré Vázquez, de la Frente Amplio (Larĝa Fronto). En la balotaj de 2009 venkis José Mujica. La nuna prezidanto ekde la 1-a de marto 2020 estas Luis Alberto Lacalle Pou.
La loĝantaro de Urugvajo troviĝas inter la plej kleraj en la mondo, kun preskaŭ neekzistanta analfabeteco.
Inter la verkistoj naskitaj en Urugvajo oni povas mencii: Juan Carlos Onetti, Eduardo Galeano, Juana de Ibarbourou, Mario Benedetti kaj la franclingva poeto Jules Supervielle.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.