Universitato por Eksterlandanoj de Peruĝo
universitato en Peruĝo, Umbrio, Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
universitato en Peruĝo, Umbrio, Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Peruĝo por eksterlandanoj (itale Università per Stranieri di Perugia) estas universitato en la urbo de Peruĝo en Italio. Ĉi tiu estas unu el la sole du universitatoj en Italio destinitaj al eksterlandaj studentoj (tio estas, ne-italanoj), la alia estas en Sieno.
Universitato por Eksterlandanoj de Peruĝo | ||
---|---|---|
Palaco Gallenga | ||
publika universitato arkivo | ||
moto | Antiquam exquirite matrem Serĉu la antikvan patrinon Ambasciatrice dell'Italia | |
Informoj | ||
fondodato | 1925 | |
speco | privata kun ŝtata subteno | |
Situo | ||
Geografia situo | 43° 6′ 54″ N, 12° 23′ 22″ O (mapo)43.114912.3895 | |
lando | Italio | |
urbo | Peruĝo | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
| ||
La universitato estis fondita de Benito Mussolini en 1921, sed ĝi ekfunkciis kiel akademia institucio post 1925. La establado de la universitato dum la faŝisma periodo povas esti vidita kiel parto de socia - politika deklaro kies celo estis "disvastigi la italan superecon en la mondo". La universitato nun estas private posedata institucio, kaj ĝia celo estas pli simpla: "instrui la italan lingvon kaj italan kulturon altnivele, al eksterlandaj studentoj el la tuta mondo".
En 1992 la universitato sendependiĝis. Krom italaj lingvaj studoj, la universitato nuntempe ofertas gradojn en multaj kampoj en aliaj lingvoj kaj en la homscienco, same kiel multajn kursojn. La Universitato de Peruĝo por eksterlandanoj estas alloga celo por multaj studentoj el la tuta mondo, ĉar ĝi ofertas intensajn kursojn kaj en la itala kaj en diversaj aliaj fakoj, en malsamaj tempokadroj, inkluzive de mallongaj kursoj.
La universitato fariĝis centro de kultura interŝanĝo inter studentoj el la tuta mondo, kiuj, mergitaj en itala urbo, lernas la lingvon pli facile. Danke al la ekzisto de ka Bolonja interkonsento, mallongaj kursoj faritaj en la Universitato de Peruĝo estas foje aljuĝitaj al eksterlandanoj por kreditoj en aliaj universitatoj en la Eŭropa Unio.
Nur unu Fakultato (Fakultato de Itala Lingvo kaj Kulturo) kaj du kolegioj estas aktivaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.