From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Bari Aldo Moro (itale Università degli Studi di Bari Aldo Moro, akronime UNIBA) estas ŝtata-subtenita supereduka institucio fondita en 1925 en Bari, Apulio, en Suda Italio. La universitato havas studentaron de ĉirkaŭ 60 000 kaj preskaŭ 2000 akademiaj kunlaborantoj [1]. Ekzistas ankaŭ la Politecnico di Bari kun proksimume 10 000 studentoj. Ĝi estis fondita en 1925 kaj estas organizita en 15 fakultatoj.
Ĝi estas la plej granda universitato en Apulio, regiono en sudorienta Italio, kaj ĝia sidejo situas en historia palaco en Piazza Umberto la 1-a, en la koro de la moderna urbocentro. La universitato estas dividita en 23 fakultatojn kaj havas filiojn en Brindizio [2] kaj Taranto [3].
Unu el la internacie famaj institucioj de la universitato estas la Centro di Studi normanno-svevi, kiu okazigis konferencojn pri la historio de suda Italio en la normandaj kaj Hohenstaufen-periodoj ĉiujn du jarojn ekde 1973.
La Universitato estis inaŭgurita de Benito Mussolini kaj ĝis 1943 ĝi portis lian nomon. La 9-an de majo 2008, la 30-a datreveno de la murdo de Aldo Moro, kiu studis en Bari kaj estis profesoro pri Kriminala Juro en la Universitato, oni decidis doni al ĝi lian nomon.
La Universitato konsistas el la sekvaj 23 faluktatoj:
La universitato estas la oka en Italio laŭ nombro da aliĝintoj, kun preskaŭ 50,000 studentoj. En la rangigo de ŝtataj universitatoj 2015-2016, kompilita de Censis, la Universitato de Bari venis en sepa loko el dek unu grandaj universitatoj [4]. Laŭ la sekvaj klasifiklistoj, la Universitato de Bari estas metita enen:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.