universitato en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato Frederiko Aleksandro de Erlangeno-Nurenbergo (germane: Friedrich-Alexander-Universität Erlangen-Nürnberg) pli konata germane kiel FAU, estas publika esploruniversitato en la urboj Erlangeno kaj Nurenbergo, en Bavario. La universitato ricevis la nomojn de siaj fondintoj, nome, Frederiko, Margrafo de Brandenburgo-Bajreŭto (1711-1763) kaj ties patrono Karlo Aleksandro, Margrafo de Brandenburgo-Ansbaĥo (1736-1806), En Germanio, tradicie universitatoj pri liberalaj artoj kutime ne enhavas lernejon aŭ departementon pri inĝenierado. Tamen FAU entenas Fakultato pri Inĝenierado.
Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika esplorada universitato comprehensive university (en) publika universitato | |||||
moto | Movigante scion | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1742 | ||||
fondinto(j) | Frederiko de Brandenburg-Bayreuth vd | ||||
Geografia situo | 49° 36′ 3″ N, 11° 0′ 17″ O (mapo)49.60071749817511.004722360236 | ||||
lando | Germanio | ||||
urbo | Erlangen | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 39 658 vd (stato: 2022) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
FAU estas la dua plej granda universitato en la ŝtato Bavario. Ĝi havas kvin fakultatojn, 23 lernejajn departementojn, 30 klinikajn departementojn, 19 aŭtonomajn departementojn, 656 profesorojn, 3 404 membrojn de la akademia teamo kaj ĉirkaŭ 13 mil servistojn.
En vintra semestro 2014-15 ĉirkaŭ 39 mil studentoj (inkludante 3 556 eksterlandajn studentojn) enmatrikuliĝis en 239 studareoj, kaj proksimume 2/3 el ili studas en la kampuso de Erlangeno kaj 1/3 en la kampuso de Nurenbergo. Ĉi-statistikajoj metis FAU en la supron de la 10 plej grandaj universitatoj en Germanio.
La universitato fondiĝis en 1742, en Bajreŭto de Frederiko, Margrafo de Brandenburgo-Bajreŭto, kaj translokiĝis al Erlangeno en la sekvanta jaro. Karlo Aleksandro, Margrafo de Brandenburgo-Ansbaĥo, unu el la du nomportantoj de la institucio, elmontris signifoplenan apogon al la universitato en ĝiaj unuaj jaroj. Ekde la komenco, la universitato estis protestanto-karaktera, sed kun la paso de la tempo ĝi sekulariĝis. Dum la nazia erao, la universitato unue havis apogantojn de la nazia sistemo en la konsilio pri studentoj. En 1961, la kolegio pri negocoj en Nurenbergo fandiĝis kun la Universitato de Erlangeno, tiamaniere ke nuntempe la kombinaĵo de institucioj prezentas fizikan ĉeeston en ambaŭ urboj. En 1966, inaŭguriĝis lernejo pri inĝenierado kaj de 1972 la normala eduklernejo el Nurenbergo komencis fari parton de la universitato.
Jen malsupre eta kronologio de FAU ekde ties kreado ĝis nun:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.