La Usona Terarmeo (angle United States Army) estas la terarmeo de Usono. la aliaj branĉoj de la Armitaj Fortoj de Usono estas la mararmeo, la aerarmeo, la marinfanterio, kaj la marborda gardistaro.

Thumb
Thumb
Rapidaj faktoj terarmeo, Komenco ...
Usona Terarmeo
Thumb
Thumb
Thumb
terarmeo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 14-a de junio 1775 vd
Antaŭe Kontinenta Armeo vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Pentagono
Adreso The Pentagon, Washington, DC 20310
Moto This We’ll Defend
Filioj United States Army Forces Command (en) Traduki
United States Army Corps of Engineers (en) Traduki
United States Army Intelligence and Security Command (en) Traduki
United States Army Human Resources Command (en) Traduki
United States Army Installation Management Command (en) Traduki
United States Army Accessions Command (en) Traduki
Usona Armea Milita Kolegio
United States Army Medical Command (en) Traduki
United States Army Research, Development and Engineering Command (en) Traduki
Office of the Inspector General of the United States Army (en) Traduki
Department of the Army Criminal Investigation Division (en) Traduki
Telemedicine and Advanced Technology Research Center (en) Traduki
United States Army Institute of Surgical Research (en) Traduki
United States Army Military District of Washington (en) Traduki
West Point
Terarmea Medicina Departemento
United States Army Central (en) Traduki
United States Army North (en) Traduki
Usona Terarmeo en Afriko
United States Army Training and Doctrine Command (en) Traduki
United States Army Materiel Command (en) Traduki
United States Army Test and Evaluation Command (en) Traduki
United States Army South (en) Traduki
United States Army Pacific (en) Traduki
United States Army Cyber Command (en) Traduki
Usona Terarmeo en Eŭropo
United States Army Space and Missile Defense Command (en) Traduki
United States Army Special Operations Command (en) Traduki
Surface Deployment and Distribution Command (en) Traduki
American Volunteer Motor Ambulance Corps (en) Traduki (1917–)
United States Army Medical Research and Development Command (en) Traduki (–1994) Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Schneefernerhaus (en) Traduki
United States Army No. 101 (en) Traduki
Zebra-Paket (en) Traduki
Fort Irwin National Training Center (en) Traduki
Hayes Gymnasium (en) Traduki
Bucholz Army Airfield (en) Traduki
Fort William Henry Harrison (en) Traduki
The Greenbrier (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Fermi

La terarmeo estas la plej grava kaj multmembra el la armeopartoj. Ties ĉefa respondeco estas la termilitaj operacioj. En 2004 ĝi estis formit de 494.295 soldatoj en aktiva servo, 342.918 en la Nacia Gardistaro (Army National Guard) kaj 204.134 en la Rezervo (United States Army Reserve).[1]

Historio

Thumb
Du soldatoj vestitaj per kamufla vesto speciala por urbaj zonoj.

Deveno

La Usona Terarmeo devenis el la Kontinenta Armeo (angle Continental Army), kiu estis kreita la 14-an de junio 1775, antaŭ la setligo de Usono, por lukti en la Milito de la Sendependo sub la regado de George Washington. Post la milito kaj la malfondo de la Kontinenta Armeo, ĉar jam oni supozis, ke usonanoj ne bezonos armeon por defendi sin de ekstera ŝtato, la 3a de junio de 1784 la Konfederacia Kongreso kreis la Armeon de Usono je la neceso defendi sin (eŭropaj enmigrintoj) kontraŭ atakoj de indiĝenoj, ĉefe ĉirkaŭ 1791. Spite tio, la propra Armeo konsideriĝas kiel evoluaĵo de la Kontinenta Armeo kaj markas sian originon en 1775.[2]

19-a jarcento

Komence de la 19-a jarcento la Milito de 1812 estis okazaĵo por malvenko kontraŭ la brita armeo: malsukcesa invado de Kanado, incendio de Vaŝingtono, ktp. Poste kaj dum la tuta jarcento kaj ĉefe ekde 1815 ĝis 1860, la armeo dediĉis sin al akompano de la civilaj pioniroj en la koloniigo de la okcidentaj teritorioj kaj lukto kontraŭ la indiĝenoj. Inter 1846 kaj 1848 la usona armeo engaĝigis en pli sukcesa milito, nome la Meksikusona Milito, ĉefe pro la anekso de Teksaso, sed kiu rezultis en gravaj atingoj de Usono ĉe la plej parto de la sudokcidentaj aktualaj ŝtatoj, kiuj estis vole nevole akiritaj el Meksiko.

Eble pli sanga estis la venonta milito, nome Usona Enlanda Milito el 1861 ĝis 1865 per kiu la nordaj ŝtatoj luktis kontraŭ la disiĝintoj sudaj ŝtatoj. Fakte la milito konsistis en la disiĝo de la Usona armeo en du frakcioj kiuj luktis unu kontraŭ la alia: la rezulto estis pli ol duonmiliono da mortintoj. Poste la Usona armeo daŭris sian lukton kontraŭ la indiĝenoj en la centro de la lando.

La fina jardeko de la jarcento estis epoko de sukcesaj militoj, kiel la Hispana-usona milito, per kiu Usono venkis unuafoje eksterlandan potencon kiel Hispanio kaj akiris gravajn teritoriojn kiel Kubo, Puerto-Riko kaj Filipinoj, kie eksplodis nova milito inter 1899 kaj 1902. Tiamaniere Usono inaŭguris sian ĝeneralan politikan tendencon interveni ie en la mondo por defendi per la forto de la armiloj kaj de ĝia Usona armeo la supozitajn interesojn de Usono aŭ de usonanoj. Ekzemple en tiu epoko la Usona armeo ekintervenis en Latinameriko kaj eĉ en Ĉinio dum la Boksera ribelo.

20-a jarcento

La agado de la Usona armeo disvolviĝis kaj ties organizado kompletiĝis dum la partopreno ĉefe en la du gravaj tutmondaj militaj konfliktoj, nome la Unua Mondmilito (1914-1918) kaj la Dua Mondmilito (1939-1945). Fakte la Usona armeo ne intervenis en tiuj militoj ekde la komenco, sed en preciza momento, kio permesis al ĝi pli akuratan preparadon. Dum la dua duono de la 20-a jarcento la Usona armeo agadis unuflanke en la Malvarma milito kaj duaflanke en regionajn konfliktojn kie tiu "malvarma" milito eksplodis en malfermaj militoj ĉefe de kontraŭkomunismaj blokoj, regataj de Usono, kontraŭ komunismaj ŝtatoj, apogitaj de Sovetunio.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.