Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Usona Armea Milita Kolegio (angle United States Army War College, akronime USAWC) estas institucio por superaj studoj de la Usona Terarmeo [1].
Usona Armea Milita Kolegio | ||
---|---|---|
staff college (en) milita lernejo Direct Reporting Unit (en) | ||
moto | Prudens futuri Saĝo kaj forto por la estonteco | |
Informoj | ||
fondodato | 1901 | |
Situo | ||
Geografia situo | 40° 12′ 40″ N, 77° 10′ 23″ U (mapo)40.211-77.173 | |
lando | Usono | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
filioj | ||
vd | ||
| ||
| ||
USAWC havas proksimume 600 studentojn, la duonon per Interret-bazita distanca lernado kaj la duono sur kampuso. La studoj kondukas al Magistro en strategiaj studoj.
La kolegio estis fondita en 1901 laŭ iniciato de la Usona Sekretario de Milito Elihu Root. Ĝi situas komence en la Vaŝingtono, post la Dua Mondmilito ĝi translokiĝis al Fort Leavenworth kaj en 1951 al sia nuna loko ĉe la Carlisle-bazo en Carlisle, Pensilvanio [2]. La kolegio funkcias kiel esplorinstitucio en naciaj sekurecproblemoj kaj institucio por trejnado de ĉefoficiroj en gvidado kaj strategiotemoj [3]. Ĝi estas unu el la dek naŭ federaciaj akademioj de Usono.
La kolegio ofertas magistron en strategiostudoj. la instruplano estas ĉefe celita por membroj de la usonaj armefortoj, je la rango de subkolonelo aŭ kolonelo, kiuj havas proksimume 22 jarojn da servo, kaj provizas ilin per preparo por altrangaj postenoj en korpoj aŭ agentejoj kiuj inkluzivas interbranĉajn, internaciaj aŭ transregistaraj komponantoj. Aldone al la kolegio, ekzistas programo por eksterlandaj kolegoj, distanclernado programo kaj kromaj trejnadprogramoj por altrangaj oficiroj.
USAWC konsistas el la jenajn kolegiojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.