La Ĉina Tutlanda Popola Kongreso (simpligita ĉine 全国人民代们会会, tradicia ĉine 全國人民代表大會, pinjino : Guánguó rénmín dàibiǎo dàhuì; angle National People's Congress (akronime konata kiel NPC)) estas la unukamera parlamento de la Ĉina Popola Respubliko [1]. La sidejo de la Ĉina Parlamento estas en la Granda Popola Halo en Pekino [2].
Tutlanda Popola Kongreso | |||||
---|---|---|---|---|---|
中华人民共和国全国人民代表大会 | |||||
unuĉambra parlamento ŝtatnivela institucio de Ĉinio rubber stamp (en) | |||||
Komenco | 27-a de septembro 1954 vd | ||||
Antaŭe | Plenary Session of the Chinese People's Political Consultative Conference vd | ||||
Geografia situo | 39° 54′ 12″ N, 116° 23′ 15″ O (mapo)39.903333116.3875 | ||||
Lando(j) | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||||
Sidejo | Granda Popola Halo | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Konsisto kaj funkciado
La Tutlanda Popola Kongreso havas 2 987 deputitojn, kio faras ĝin la plej granda parlamento en la mondo. La Kongreso estas elektita unufoje ĉiujn kvin jarojn [3]. La Popola Kongreso kunvenas kune kun la Popola Politika Konsulta Konferenco, kies membroj reprezentas diversajn difinitajn grupojn en la ĉina socio. La Popola Liberiga Armeo (La Ĉiniaj Militfortoj) havas reprezentantaron kiu varias de 4% (1964) ĝis 17% (1975) de ĉiuj deputitoj, sed ekde 1978 ĝi konservas reprezentadon de proksimume 9% de ĉiuj deputitoj. Nuntempe, la militistaro havas ĉirkaŭ 268 deputitojn, kio estas la plej granda grupo en la Kongreso (sekvata de la delegacio de provinco Shandong, kiu inkluzivas ĉirkaŭ 175 deputitojn) [4].
Kvankam membreco de la Popola Kongreso daŭre estas preskaŭ ekskluzive decidita fare de la Komunista Partio de Ĉinio, ekde la komenco de la 1990-aj jaroj la Kongreso ŝanĝiĝis de simbola kaŭĉuka stampo al esti loko kie okazas intertraktado inter la diversaj partoj de la partio kaj la registaro. Estas ege malofte ke la Kongreso rifuzas aprobi leĝproponon, sed tio fojfoje okazas, kaj la Kongreso havas aktivajn debatojn antaŭ voĉdono.
La gvidanto de la asembleo estas la prezidanto de la konstanta komitato de la Tutlanda Popola Kongreso [5].
Potencoj kaj respondecoj
La Konstitucio de Ĉinio donas al la Tutlanda Popola Kongreso signifajn formalajn potencojn de juro, kontrolado de registaraj agadoj, kaj la elekto de altrangaj oficistoj [6]. Tamen, praktike ĝi estas konsiderata "marioneto" de la Ĉina Komunista Partio, kaj ĉar la Kongreso kunvenas nur unufoje jare kaj kutime delegas siajn leĝdonajn povojn al ĝia konstanta komitato, ĝi eĉ povas esti priskribita kiel elektantaro, kiu elektas la prezidanto kaj la parlamento de la lando, kaj nenio pli [7].
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.