Cukuba aŭ Tsukuba (japane つくば市, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Tsukuba-shi) estas urbo de Japanio. Ĝi situas en la suda centra parto de la gubernio Ibaraki, en la regiono Kanto, kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 246 647 loĝantoj sur areo de 283,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 869 loĝantoj/km².
Cukuba | |||||
---|---|---|---|---|---|
speciala urbo de Japanio universitata urbo urbego konferenca kaj turisma urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Insulo | Honŝuo | ||||
Regiono | Kanto | ||||
gubernio | gubernio Ibaraki | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 246 647 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 869 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 5′ N, 140° 5′ O (mapo)36.083472222222140.07644444444 [+] | ||||
Areo | 283,72 km² (28 372 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tsukuba, Ibaraki [+] | |||||
La teritorio havas komunan limon kun Cukubamirai, Ĵoso, Ŝimocuma, Ĉikusei, Sakuragaŭa, Iŝioka, Cuĉiura, Uŝiku kaj Rjugasaki.
La Universitato de Cukuba (japane 筑波大学, Tsukuba daigaku) estis fondita en 1972 pro la translokigo de sia antaŭulo, la Tokia Universitato de Eduko, en la samnoma urbo Cukuba, kaj krom la ĉefa kampuso en Cukuba nun havas apartan fakon pri plenkreskula eduko en la kvartalo Bunkjo de Tokio. La ĉefkampuso situas en la koro de Science City en Cukuba, sesdek kilometrojn nordoriente de Tokio.
Rilatoj al Esperanto
Laŭ la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto" en la urbo registriĝis en 1906 kiel esperantisto la studento T. Agaki. Probable temis pri la unua esperantisto en la urbo.
Vidu ankaŭ
- artikolon pri la asteroido 7788 Tsukuba
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.