komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Trimbach estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 6 366 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
- La mallongigo SO en Trimbach SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Trimbach. |
Trimbach | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Gösgen |
Geografia situo | CH1903: 634852 / 245996 (mapo)47.3638888888897.9 |
Nombro de loĝantoj | 6366 |
Areo | 7,66 km² |
Alteco | 419 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4632 |
Komunumkodo | 2500 |
La komunumo Trimbach situas sude de la Soloturna Ĵuraso ĉe la suda rampo de Suba Hauenstein-Pasejo. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la Ĵuraso, en sudoriento ĝian limon formas la rivero Aro kaj en sudokcidento al urbo Olten, kun kiu la komunumo komplete kunkreskis. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Trimbach ankaŭ la setlejoj Rumpel, Miesern, Mahrenacker, Erlimoos kaj Frohburg. Al la vizitanto la komunumo ofertas la tri preĝejoj de la katolikoj, kristankatolikoj kaj protestantoj, la Triunuo-Kapelo en la vilaĝo centro kaj la hinduan templon en nordokcidento de la komunumo kaj sur la kresto de la Soloturna Ĵuraxo la ruionon de la prakasteloj de la Grafoj de Froburgo, la iama senjoroj de la regiono.
La komunumo Trimbach limas en nordo al Wisen, en nordoriento al Lostorf, en oriento al Winznau, en sudo al Olten, en sudokcidento al Wangen ĉe Olten, kaj en okcidento al Hauenstein-Ifenthal.
Tra Trimbach pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Bazelo tra Hauenstein-Pasejo al Olten. Sur la teritorio de la komunumo situas ankaŭ la suda portalo de la Hausenstein-Tunelo de Svisaj Federaciaj Fervojoj de la grava linio de Olten al Bazelo, ĉe kiu la komunumo disponas pri stacidomo. Krome tra la komunumo pasas diversaj buslinoj de la regiona busreto de Olten-Gösgen-Gäu.
La unua dokumenta mencio de Trimbach datiĝas el la jaro 1244 kiel Trinbach. Sur la teritorio de la komunumo situas la Burgruino Froburgo (germane Frohburg), kiu estis dum mezepoko la prasidejo de la Grafoj de Froburgo, la tiamaj landaj mastroj. En la jaro 1307 la jurisdikcio pri Trimbach transiris de la Froburgoj al la Grafoj de Nidau, en la jaro 1376 al la Grafoj de Thierstein kaj en 1418 al la Grafoj de Falkenstein. En la jaro 1458 Trimbach estis aĉetita de la urbo Soloturno. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.