Triangulo de la Litio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Triangulo de la Litio

Triangulo de la Litio estas la zono geografia situanta en Sudameriko, ĉe la limo de Argentino, Bolivio kaj Ĉilio, kiu koncentras pli ol 85 % de la rezervoj de tiu alkala metalo konataj en la planedo.[1]

Thumb
Punaa herbejo en la ĉilia altebenaĵo.

Ekspluatado kaj eventuala komerco

La Triangulo, kies aksoj aŭ anguloj formas kaj inkludas la areojn de Salejo de la Mortinto (Argentino), Salejo de Ujuni (Bolivio) kaj Salejo de Atakamo (Ĉilio), sume al salebenoj kiuj situantas ene de la areo, ĉiu laŭ alteco, pli precize en la regiono de la Punao de Atakamo.[2]

Ĉar en la zono ne estas industrioj kiuj laboras propre la materialon, la tasko realigita en la zono limiĝas al la elfosado de la mineralo fare de eksterlandaj minentreprenoj kiuj eksportad la materialon al landoj kiaj Germanio, Ĉinio, Usono, Nederlando, Britio kaj Rusio, inter aliaj, aŭ al entreprenoj kiaj LG Group, Toyota, Mitsubishi kaj baterioj Magna, inter multaj aliaj;[3][4] tamen malmulta iniciato ekpreciziĝis,[5][6] kiaj tiuj de kunlaborado inter kelkaj landoj de la Triangulo de Litio kaj disvolvigitaj landoj kiuj posedas la teknologion por la integra profito de la litio.[7][8][9]

Laŭ fakuloj, la zono de la Triangulo enhavas resursojn el litio ekvivalentoj al petrolo ekzistanta en Saŭdarabio[10][11][12] kaj estas konsiderata kiel «strategia resurso» pro sia projekciado al la futuro ĉar la litio estas nepra ero por la alporto de energio ĉe poŝtelefonoj, komputiloj, modernaj aŭtoj (kaj hibridaj kaj elektraj) kaj al ampleksa gamo de teknologioj kiaj vitro, ceramiko, lubrikaj grasoj, en industrio farmacia inter aliaj, pro kio lastajn jarojn la zono estas ege aprezata kaj de eksterlandaj landoj kaj de lokanoj kaj de minentreprenoj kaj de privataj kaj de multnaciaj entreprenoj, studita de la surlokaj landoj cele koni ties veran eventualan eblon industrian.[13][14][15][16]

Uzoj

Industrie la profito de elfosita litio dividiĝas en:

  • 29 % al fabrikado de baterioj por aŭtoj kaj elektronikaj produktoj de amasa konsumado
  • 20 % al produktado de aluminio
  • 20 % al produktado de vitro kaj ceramiko
  • 18 % al multdiversaj industrioj[17]
  • 13 % al la fabrikado de lubrikaĵoj

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.