Salejo Ujuni
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La salejo Ujuni (hispane salar de Uyuni aŭ de Tunupa) estas, pro siaj ĉirkaŭ 10 582 km²,[1] la plej granda salebenaĵo de la mondo. Ĝi situas je ĉirkaŭ 3 650 m de alto super marnivelo en la Departamento de Potosí, en la Anda altebenaĵo de Bolivio, ĉe la Andoj.
Salar de Uyuni | |
salebenaĵo | |
Salebenaĵo Salar de Uyuni | |
Oficiala nomo: Salar de Uyuni | |
Ŝtato | Bolivio |
---|---|
Departementoj | Potosiio, Oruro |
Historia regiono | Ballivián lago |
Parto de | Altiplano |
Situo | Salar de Uyuni |
- alteco | 3 663 m s. m. |
- koordinatoj | 20° 08′ 01″ S 67° 29′ 20″ U (mapo) |
Profundo | 130 m |
Areo | 10 582,0 km² (1 058 200 ha) |
Situo enkadre de Bolivio
| |
| |
Vikimedia Komunejo: Salar de Uyuni | |
La areo kiun nuntempe okupas tiu dezerto, estis kovrita antaŭ 40 000 jaroj de la Lago Ballivián. La Salar de Coipasa kaj ankaŭ la lagoj Poopó kaj Uru Uru estas restaĵoj de tiu granda pralago. La salejo Ujuni estas proksimume 25 fojon pli granda ol la Salejo de Bonneville en Usono.
La Salejo Ujuni enhavas ĉirkaŭ 10 mil milionojn de tunoj da salo, el kiuj 25 000 tunojn oni elfosas ĉiujare. La tuta ministaro apartenas al la kooperativo de Colchani. Ĉiu novembro, la Salejo Ujuni estas ankaŭ la reproduktejo de tri specioj de sudamerikaj flamengoj: nome la ĉilia, la punaa kaj la anda. Ankaŭ pro tio ĝi estas ankaŭ grava turismejo. Estas hotelo tute konstruita el salo kaj diversaj insuloj. Ĉar la tereno de la salejo estas tiom ebena, ĝi utilas kiel vojo tra la bolivia altebenaĵo.
Krome, Salar de Uyuni enhavas duonon de la tutmonda kvanto de litio, metalo uzata en altdensecaj baterioj (vidu Litia baterio). Ne estas nuntempa minejo kaj la bolivia registaro ne permesas ekspluatadon al eksterlandaj entreprenoj, sed anstataŭe ĝi klopodas konstrui sian propran eksperimentan minejon.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.