linio de tramvojo de Francilio From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Parizo T11, nome Eksprestramo 11 (france Tram 11 Express aŭ Tram Express Nord, konata kiel Tangentielle Nord dum fazo de planado) estas suburba linio de tramtrajno en Francilio, Francio.
Citadis Dualis en Épinay-sur-Seine | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Sistemo | Transilien Tramtransporto |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Transkeo |
Historio | |
Malfermo | 2017 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 11 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
7 haltejoj | |
Ĝi estis malfermita la 1-an de julio 2017, kunligante en unua fazo haltejon Épinay-sur-Seine al haltejo Le Bourget. En dua fazo, en 2023, ĝi kunligos haltejon Sartrouville al haltejo Noisy-le-Sec.
Linio de Eksprestramo 11 iras laŭlonge de la Fervojo Grande Ceinture de Parizo uzata de ŝarĝotrajnoj. La nova fervojo estas integrita en la nacian fervojreton de SNCF. Ĝi konsistigas la linion 960000, en la nomenklaturo de SNCF kaj estas nomita "Linio Sartrouville - Noisy-le-Sec (Tangentielle Légère Nord)".
La linio estas planita por esti 28 km longa, de Sartrouville al Noisy-le-Sec, en la nordaj suburboj de Parizo. Ĝi estos interkonektita kun trajnoj de Transilien SNCF, tramoj, metroo, kaj RER de Francilio (RER) linioj A, B, C, D kaj E.[1] Estos ses novaj stacioj kaj ok interkonektaj stacioj.
La projekto estis aprobita (Déclaration d'utilité publique) en Majo 2008.[2] La projekto estis planita de "Syndicat des transports d'Île-de-France" (STIF) sed estas kune prizorgata de SNCF kaj "Réseau Ferré de France" (RFF).[3]
La Tram Express Nord estos konstruata en du fazoj. La unua fazo, de Épinay-sur-Seine al Le Bourget, estas planita por malfermi la 1-an de julio 2017[4],[5],[6]; la ceteraj segmentoj de la itinero (de Sartrouville al Épinay-sur-Seine, kaj de Le Bourget al Noisy-le-Sec) malfermos en 2023.
La kosto de Tram Express Nord estas estimita al 1.5 duiliono da eŭroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.