angla teatra kaj kina reĝisoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Cecil Antonio RICHARDSON (5a de Junio 1928 – 14a de Novembro 1991) estis angla teatra kaj kina reĝisoro, produktoro kaj scenaristo, kies kariero daŭris kvin jardekojn. Li estis identigita kun la grupo "angry young men" (koleraj junuloj) de britaj reĝisoroj kaj dramaturgoj dum la 1950-aj jaroj, kaj estis poste grava figuro en la kinmovado British New Wave (Brita Nova Ondo).[1]
Liaj filmoj Look Back in Anger (1959), The Entertainer (1960), A Taste of Honey (1961), kaj The Loneliness of the Long Distance Runner (1962) estas konsiderataj klasikaĵoj de la movado kitchen sink realism (realismo de kuirlavujo).[1] Li ricevis en 1964 Oskar-premiojn al la Plej Bona Reĝisoro kaj al la Plej Bona Filmo pro Tom Jones. Li ricevis ankaŭ dufoje premiojn BAFTA, kaj dufoje estis nomumita por la Ora Palmo de la internacia Kinfestivalo de Cannes.
Kun sia edzino Vanessa Redgrave, Richardson estis la patro de aktorinoj Natasha Richardson kaj Joely Richardson.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.