usona politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas Joseph PENDERGAST (* 22-an de julio 1873 en Sankta Jozefo, Misurio; † 26-an de januaro 1945 en Kansasurbo, Misurio) estis usona entreprenisto, politikisto kaj do ankaŭ koruptulo.
Tom Pendergast | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-an de julio 1872 en Sankta Jozefo | |
Morto | 26-an de januaro 1945 (72-jaraĝa) en Kansasurbo | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Partio | Demokrata Partio vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto entreprenisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pendergast estis ekde 1911 la ekonomia kaj parte ankaŭ politika potenculo en Kansasurbo kaj Kantono Jackson. „Ĉefo Tom“ Pendergast sekvis ene de la Demokrata Partio popularisman politikon. Aparte dum la Granda Depresio li kreis laborpostenojn, kunlaboris lige kun la Mafio kaj formis en la partio ŝnurkamaradarojn, kiuj efike favoris la karierojn de liaj fideluloj (ekz. de Harry S. Truman). Li kontrolis, kvankam persone fidela diservovizitanto kaj abstinulo, dumtempe de la alkohol-malpermeso en Usono la noktovivon en Kansasurbo kaj prosperigis ĝin tiamaniere, ke la ekesto de la kansasurba ĵazo profitegis de ĝi. Nur fine de la 1930-aj jaroj sukcesis, dreni la marĉon de la pendergasta korupto; Pendergast estis punita pro imposta fraŭdo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.