From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas DUNFORD, naskiĝis en 1988 en Parizo, estas franca klasika liutisto kaj teorbisto.
Thomas Dunford | |
---|---|
Thomas Dunford koncertanta en Thiré, Francio, aŭgusto 2020 | |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 1988 en Parizo |
Ĝenroj | Baroka muziko |
Instrumentoj | Liuto, Teorbo |
Aktivaj jaroj | 2003-nuntempo |
Retejo | https://www.thomas-dunford.com/ |
Persona informo | |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Konservatorio de Parizo Schola Cantorum Basiliensis |
Familio | |
Patro | Jonathan Dunford (en) |
Okupo | |
Okupo | liutisto theorbist (en) muzikisto |
Thomas Dunford estas la filo de la gambovjolistoj Sylvia Abramowicz kaj Jonathan Dunford[1][2].
Li ekkarieris en 2003, liutante por la Dekdua nokto de Shakespeare por la Franca Komedio[1][3].
Li komencis studi muzikon en 2006 en la Supera Nacia Konservatorio pri Danco kaj Muziko de Parizo kaj diplomiĝis en 2009.
Lia unua albumo, Lachrimae, surbendigita en 2012 por la eldonejo Alpha, venkis la premion "Caecilia" en 2013 kaj la dua, Labirinto d'Amore, la premion "Choc" de la revuo Classica.
Li muzikadas soloe, kun aliaj gravaj muzikistoj, kun multaj ensembleoj (kies "Les Arts Florissants", la "Centre de musique baroque de Versailles", "Le Concert Spirituel" kaj "Le Concert d'Astrée").Li ankaŭ fondis la barokan grupon Jupiter, en 2018: "Per "Jupiter", mi deziris krei komunon de senparaj muzikistoj de la juna generacio (...) la libereco, kiun ĉiu atingis laŭ siaj projektoj, kaj la elekto de komunaj esploro kaj kompreno de la muziko ebligos redoni pasie, fervore kaj kortuŝe la malsamajn muzikatajn repertuarojn. La maljuna muziko trapasis grandan tempon de remalkovro dank'al pioniroj kiel William Christie, Philippe Herreweghe, Jordi Savall, kun kiuj mi bonŝancis labori. Ni, generacio kreskinta kun ĉi-tiu muziko, nun respondecas daŭre vivigi ĝin dum modernigi ĝin, kaj pruvante kiom atingebla kaj kortuŝa ĝi estas"[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.