Teréz Kőszegi [kOsegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőszegi Teréz estis hungara operkantisto.
Teréz Kőszegi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kőszegi Teréz |
Naskiĝo | la 13-an de februaro 1901 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | 1982 en ? |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1923) |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Teréz Kőszegi naskiĝis la 13-an de februaro 1901 en Budapeŝto, ŝi mortis en 1982 en ?.
Biografio
Teréz Kőszegi akiris pedagogian diplomon, poste operkantistan diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1923. Post siaj studoj ŝi apartenis al Teatro Városi ĝis 1931, sed kelkfoje ŝi estis gastokantisto de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Intertempe ŝi faris turneojn en Berlino (1924), Italio (1927), Usono (1928). En 1930 ŝi atingis la unuan lokon en kantokonkurso en Parizo. Inter 1932-1934 si estis membro de la Operejo de Budapeŝto, poste ŝ revenis al Teatro Városi. Depost 1938 ŝi ne havis rolojn.
Ŝi edziniĝis en 1934.
Ŝia repertuaro (elekto)
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly - titolrolo
- La bohème - Musette
- Georges Bizet: Carmen - Micaela
- Carl Maria von Weber: Der Freischütz (opero) - Anna
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Iluska (ina ĉefrolo)
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci - Nedda
Ŝia sola filma rolo
- Futóhomok (1943) – baronino
Fontoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.