Teatro Erkel

From Wikipedia, the free encyclopedia

Teatro Erkel
Remove ads

Teatro Erkel estas grava kultura konstruaĵo en Budapeŝto (en distrikto Józsefváros). La teatro prenis la nunan nomon de Ferenc Erkel de 1953. La nomoj estis pli frue Népopera (Operejo Popola), poste Városi Színház (Urba Teatro).

Thumb
La teatrejo interne en 1917
Thumb
La tiama Operejo Popola en 1911 (nuntempa Teatro Erkel)
Rapidaj faktoj Bazaj datoj, Tipo ...
Remove ads

Historio

En 1911 la teatro estis konstruita fare de Géza Márkus, kaj ĝi iĝis tuj la plej granda hungara teatro, kie komence estis 3167 sidlokoj. La fondinta teatrestro estis Dezső Márkus (dirigento). Komence oni strebis por la hungaraj interesoj, la funkciigantoj rajtis nur lui la konstruaĵon. En la teatro operoj kaj operetoj estis videblaj. Komence operoj de Richard Wagner furoris. La 1-a mondmilito kaŭzis financan krizon, tial en 1917 trakonstruoj okazis, poste nur 2400 sidlokoj estis. Inter 1946-1948 kinejo funkciis en la teatro. Ekde 1951 ĝi estas apartenaĵo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1956 dum la revolucio la Ruĝa Armeo tuj okupis la teatron por defendi la kontraŭan centran partian domon de la komunistoj. Baldaŭe la rusoj foriris, kiun la revoluciuloj profitis kaj tiam okazis hombuĉado antaŭ la partia domo. En 1962 la teatro estis renovigita. Inter 2007 kaj 2013 la teatrejo estis plene renovigita.

Remove ads

Plej gravaj rolantoj

Elektitaj teatrestroj

Elektitaj aliaj membroj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads